Magda Gyenes
Magda Gyenes [djeneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyenes Magda estis hungara operetkantisto, subreto.
Magda Gyenes | |
---|---|
Magda Gyenes en 1959 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1925 en Budapeŝto |
Morto | 31-an de julio 2017 (92-jaraĝa) en Usono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Magda Gyenes[1][2] naskiĝis la 5-an de januaro 1925 en Budapeŝto, ŝi mortis la 23-an de aŭgusto 2017?.
Biografio redakti
Magda Gyenes akiris diplomon en privata aktorlernejo de Kálmán Rózsahegyi en 1940. Post siaj studoj ŝi havis rolojn province, ekzemple en 1944 en Nacia Teatro (Pécs). Post 2 jaroj ŝi apartenis al ĉefurbaj teatrejoj, la plej longe ŝi estis en Operetoteatro (Budapeŝto) (1951-1960, 1964-1967). Ekde 1967 ŝi vivis en Usono, kie plej ofte ŝi estis videbla antaŭ hungara publiko, krome ŝi ricevis unufoje rolon en usona filmo.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Pongrác Kacsóh: János vitéz - Iluska (ina ĉefrolo)
- Zoltán Kodály: Háry János - Mária Lujza
- Ferenc Lehár:
- Luxemburg grófja - Juliette
- Vándordiák - Sárika
- Imre Kálmán:
- A csárdáskirálynő - Stázi
- A montmartre-i ibolya - Ninon
- Jenő Heltai: A tündérlaki lányok - Boriska
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Igen (1964)
- Unfaithfully Yours (1984)