Magda Marsay
Magda Marsay [marŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Marsay Magda estis hungara operkantisto, (koloratursoprano).
Magda Marsay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marsay Magda |
Naskiĝo | la 14-an de aprilo 1927 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 9-an de januaro 2012 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Secondary School of Visual Arts • Béla Bartók Conservatory, Budapest |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • voĉa instruisto |
Magda Marsay [1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1927 en Budapeŝto, ŝi mortis la 9-an de januaro 2012 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Magda Marsay frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, kie ŝi lernis ankaŭ violonadon kaj desegnadon. Post la abituriento ŝi estis industria desegnisto. Inter 1951 kaj 1957 li lernis kantadon en gimnazio-konservatorio, poste ŝi aliĝis al opera trupo de Nacia Teatro (Miskolc), kie ŝi debutis. Inter 1958 kaj 1984 ŝi estis membro de Teatro Csokonai (Debrecen), poste ŝi pensiuliĝis. Inter 1977-1994 ŝi ankaŭ instruis en filio de Muzikakademio de Budapeŝto en Debrecen. Ŝi estis ankaŭ gastokantisto en pluraj urboj de Eŭropo. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1964 – 1997, krome ŝi ricevis la titolon "eterna membro de Teatro Csokonai".
El ŝia repertuaro redakti
- Ferenc Erkel:
- Bánk bán — Melinda
- Hunyadi László – Gara Mária
- Pongrác Kacsóh: János vitéz – franca reĝidino
- Károly Goldmark: Sába királynője – Szulamit
- Giuseppe Verdi:
- La Traviata – Violetta
- Attila – Odabella
- Ernani – Elvira
- Luisa Miller – titolrolo
- Don Carlo – reĝino Elizabeta
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro – grafino Almaviva
- Die Entführung aus dem Serail – Konstanza (debuta rolo)
- Don Giovanni – Donna Anna
- Die Zauberflöte – Reĝino de Nokto, Pamina, unua damo, dua junulo
- Léo Delibes: Lakmé — titolrolo
- Charles Gounod: Faust – Margit
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — Olympia, Giulietta, Antonia (triopa rolo)
- Beethoven: Fidelio – Marcellina
- Gaetano Donizetti: Lucia di Lammermoor – címszerep
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — titolrolo
- La bohème – Mimi
- Gianni Schicchi – Lauretta