RIGÓ Magda [pr. rigo:] estis hungara kantistino (soprano) naskiĝinta en Máramarossziget la 6-an de junio 1910 kaj mortinta en Budapeŝto la 17-an de septembro 1985.

Magda Rigó
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1910 (1910-07-06)
en Sighetu Marmației
Morto 17-an de septembro 1985 (1985-09-17) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o György Losonczy
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Premioj, distingoj redakti

  • Meritartisto (1963).

Ŝia kariero redakti

Magda Rigó debutis en 1935 en la Operejo de Budapeŝto en la rolo Amelia (Verdi: Az álarcosbál) kaj ĝis 1963 estis solistino ties. Ŝi plurfoje gastrolis en Staatsoper de Vieno, Bukareŝto kaj Sofio. Ŝi elpaŝis kune kun kantistoj mondfamaj kiel Benjamino Gigli, Aureliano Pertile, Helge Rosvaenge, Set Svanholm.

El ŝiaj roloj redakti

  • Aida (Verdi);
  • Tosca (Puccini);
  • Cso-cso-szan (Puccini: Pillangókisasszony);
  • Dorabella (Mozart: Così fan tutte);
  • Elza (Wagner: Lohengrin);
  • Senta (Wagner: A bolygó hollandi);
  • Santuzza (Mascagni: Parasztbecsület);
  • Agatha (Weber: A bűvös vadász).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon