Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

CSUTAK Magdolna estas rumanuja hungara, aŭstruja ceramikistino naskiĝinta en Sfântu Gheorghe la 26-an de novembro 1945.

Magdolna Csutak
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1945 (1945-11-26) (78-jaraĝa)
vdr

Kariero redakti

Csutak studis en jaroj 1955–64 en Târgu Mureş en la Liceo de Muziko kaj Arto, poste en Kluĵo inter 1964–70 finis la fakon pri ceramiko. Ŝi laboris en sia naskiĝurbo kaj en Bukareŝto. En 1977 ŝi elmigris Aŭstrujon. Ŝi faris studvojaĝojn en Novjorko, Londono, Amsterdamo. Ekde 1978 ŝi estas anino de Künstlerhaus de Vieno, ekde 1995 de la IG Bildende Kunst, Wien. Ŝi estas anino ankaŭ de la Magyar Műhely de Parizo. Inter 1983 kaj 1985 ŝi organizis ekspoziciprogramojn por artistoj en sia laborejloĝejo en strato Fuhrmanngasse de Vieno.

Premioj, distingoj redakti

  • 2010: Munkácsy-premio;
  • 1986: Aŭstruja ŝtata stipendio;
  • 1985: Theodor Körner-premio;

Ekspozicioj redakti

Ŝia unua individua ekspozicio estis en 1970 kaj la unua grupa ekspozicio en 1974.

Fonto redakti