La Magelana kaŭkenoMagelana ansero (Chloephaga picta) estas birdospecio membro de la familio de Anasedoj kiu enhavas la anasojn, anserojn kaj cignojn de la genro de kaŭkenoj de Sudameriko.[1] Ĝi estas en la tadorna subfamilio de Tadornenoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Magelana kaŭkeno
Magelana kaŭkeno
Magelana kaŭkeno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Chloephaga
Specio: Ch. picta
Chloephaga picta
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • C. p. picta (Gmelin, 1789),
    (Malgranda magelana ansero)
  • C. p. leucoptera (Gmelin, 1789),
    <(Granda magelana ansero)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado redakti

El la kvin sudamerikaj kaŭkenoj, tiu ĉi estas de plej etenda distribuado. Ĝi loĝas ekde la provinco de Bonaero (Argentino) al okcidento de la kontinento, kaj atingas ĝis la Pacifika Oceano, al sudo ĝis Fuegio. Ĝi loĝas ankaŭ en la Malvinoj kaj vintre migras vizitante Urugvajon.

Ili troviĝas en malfermaj herbejoj de ebenaĵoj grandan parton de la jaro, videblaj ĉe akvejoj de arbaroj, valoj kaj estuaroj de Patagonio.

Ĝi estas dokumentata el marnivelo ĝis 1.500 metroj de alteco.

Aspekto redakti

 
Tri maskloj kaj tri inoj de Magelanaj kaŭkenoj en Santa Cruz, Argentino
 
Magelanaj kaŭkenoj zorgantaj siajn idojn ĉe turismurbeto El Calafate, Argentino
 
Masklo en Fuegio

Temas pri specio kun tre markata seksa duformismo. Fakte ambaŭ seksoj ege kontrastas ĉar maskloj havas tre blankajn kapon kaj bruston, dum la inoj estas tre malhelbrunaj (kun iom da ruĝecbrika nuanco) kun nigrostriecaj flugiloj kaj flavajn piedojn, kaj povas esti misindentigitaj por Ruĝkapaj kaŭkenoj. Tiuj birdoj estas 60 – 72.5 cm longaj kaj pezas 2.7 – 3.2 kg.[2] La masklo estas iom pli grandaj.

Pli precize oni povas diri, ke ambaŭ seksoj havas longan kolon kaj tre rimarkindan flankareon kun strieco nigrablanka, kaze de la masklo sur blanka fono, kio similas al zebreca kombino, dum kaze de la ino estas sut tre malhelbruna fono, kio havigas pli svagan striecon blankan. Krome la ino havas pli sveltajn kapon kaj kolon, flavajn krurojn (anstataŭ malhelgrizajn al nigrecajn ĉemaskle), dum la masklo estas ĉefe blanka ansero kun la menciita flanka strieco, krom alia simila, sed iel svaga el subnuko al dorso kie miksas kun la malhelgrizaj flugiloj: tiu videblas ankaŭ ĉe la ino sed nur vidate demalproksime, kiam aperas la kapo ĉefe pli kaŝtanbruna al cinambruna kaj pli striece sube. Ŝia beko estas pli hela, al rozkolora.

Kutimaro redakti

Tiu specio turnas sin al la protekto de la akvo dum la periodoj de la plumoŝanĝado kaj de la reprodukta sezono. Dum la plumoŝanĝado kutime perdas ĉiujn unuarangajn kaj duarangajn, kio malhelpas ilin por la flugo.

Reproduktado redakti

La ino demetas de 5 al 8 ovojn, kaj la kovado daŭras 30 tagojn.

Subspecioj redakti

Estas du subspecioj:[3]

  • Chloephaga picta picta - sudo de la kontinento de Sudameriko
  • Chloephaga picta leucopteraMalvinoj

Aliaj redakti

La Magelana kaŭkeno aperas en la ĉapitro 6a de La origino de specioj ĉar havas ŝpurajn retojn inter siaj fingroj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2004). Chloephaga picta. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-15. Alirita 2012-02-27.
  3. http://www.zoonomen.net/avtax/frame.html Birds of the World -- current valid scientific avian names., konsultita la 20an de aprilo 2009, Zoonomen, angla.

Bibliografio redakti

  • Janet Kear (Hrsg): Ducks, Geese and Swans. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854645-9
  • Hartmut Kolbe; Die Entenvögel der Welt, Ulmer Verlag 1999, ISBN 3-8001-7442-1
  • Hadoram Shirihai: A Complete Guide to Antarctic Wildlife - The Birds and Marine Mammals of the Antarctic Continent and Southern Ocean, Alula Press, Degerby 2002, ISBN 951-98947-0-5
  • Robin kaj Anne Woods: Atlas of Breeding Birds of the Falkland Islands, Anthony Nelson, Shorpshire 1997, ISBN 0-904614-60-3