Magelana kampefilo

La Magelana kampefilo (Campephilus magellanicus) estas granda specio de birdo de la familio de Pegedoj, genro “Campephilus” aŭ Kampefiloj kaj subfamilio Picinae, kiu estas loĝanta reproduktulo en Ameriko, nome en Ĉilio laŭlonge de Andoj, kaj en kelkaj partoj de sudokcidenta Argentino. Tiu ĉi neotropisa specio estas la plej suda ekzemplo de la genro Campephilus, kiu inkludas la faman specion de la Eburbeka pego.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Magelana kampefilo
Magelana kampefilo, masklo
Magelana kampefilo, masklo
Magelana kampefilo, ino
Magelana kampefilo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Campephilus
Specio: C. magellanicus
Campephilus magellanicus
(King, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Magelana kampefilo estas 36-38 cm longe. Maskloj de tiu ĉi specio pezas 312-363 g, kaj inoj pezas 276-312 g. Tiu ĉi specio estas ĉefe nigra, kun blanka flugilmakulo kaj malhelgriza, ĉizilforma beko. Maskloj havas skarlatajn kapon kaj kreston. Inoj havas ĉefe nigran kapon, sed estas areo de ruĝa koloro ĉe la bazo de la beko. Junuloj de Magelana kampefilo aspektas kiel inoj de la specio, sed ili havas pli malgrandan kreston kaj estas pli brunaj. En sia teritorio, tiu ĉi birdo estas nekonfuzebla.

La Magelana kampefilo loĝas maturajn notofagarbarojn de Nothofagus kaj Nothofagus-Austrocedrus, kie ili manĝas ĉefe larvojn kaj plenkreskajn skarabojn. Ili reproduktiĝas el malfrua aŭtuno al frua printempo, elfosante nestokavon 5-15 m super la grundo. La inoj demetas 1 al 4 ovojn.

La plej komuna alvoko de la Magelana kampefilo estas nazeca “kiiijuuU” kaj “pi-Kaá”. Kiel ĉe multaj specioj de la genro Campephilus, ties tamburado estas laŭta duobla frapado.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti