La Magelanaj Nuboj estas du galaksioj de neregula formo, nudokule videblaj en la suda hemisfero - Granda Magelana Nubo kaj Malgranda Magelana Nubo. Ili estas mallonge nomataj GMN kaj MMN respektive.

Malgranda Magelana Nubo
Granda Magelana Nubo

Iliaj koordinatoj estas ne precize difineblaj, ĉar ili posedas signifan angulan grandecon. La sekva tabelo indikas kiel ascension kaj deklinacion la lokojn de iliaj proksimumaj centroj.

Nomo Kataloga nomo distanco ascensio deklinacio
GMN ESO 56-115 160 klj 05h 24,0m −69° 48'
MMN NGC 292 210 klj 00h 51,0m −73° 06'

La distancoj al la Suno estas indikataj en kilolumjaroj (klj, = 1000 lumjaroj). Kiel montras la deklinacioj, la nuboj situas nur ĉ. 20° de la suda ĉiela poluso (deklinacio 90°); tial ili ne estas videblaj de Eŭropo, Norda Ameriko kaj la plejparto de Azio. La persa astronomo Al Sufi priskribis ilin en 964, menciante, ke ili ne estas videblaj de Bagdado (latitudo 34°), sed ja de la Bab al-Mandab, la plej suda punkto de Arabio kun latitudo de 12,25°. En Eŭropo la nuboj konatiĝis post la ekspedicio de Magelano, kies nomon ili ricevis.

La indikitaj distancoj inter la nuboj kaj la Suno estis multe diskutataj inter astronomoj, kiuj mezuras distancojn al pli malproksimaj galaksioj laŭ la rilato inter periodo kaj heleco de cefeidoj. Tiu mezuro devas esti normigita laŭ pli proksima objekto, kies distanco estas mezurebla laŭ alia metodo. Kiel tia objekto servas la Magelanaj Nuboj; do ĉiu ŝanĝo en la mezurado de ilia distanco propagiĝas al ĉiuj aliaj objektoj, kies distanco estis mezurita laŭ la cefeida metodo.

Observoj de la supernovao 1987A en la GMN ebligis pliprecizigi ties distancon, kiu nun estas taksata inter 44 kaj 51 kilo-parsekoj (143/166 klj).

La Magelanaj Nuboj estas inter si kaj kun nia galaksio, la Lakta vojo, ligitaj per fluo el protonoj (hidrogen-atomoj), nomata Magelana Fluo. Pro sia proksimeco ili kaj la Lakta vojo influas sin gravite, tiel ke ili orbitas ĉirkaŭ komuna centro. Ili apartenas al la Loka Grupo de galaksioj kaj ene de ĝi estas satelitaj galaksioj de la Lakta vojo.

Restaĵoj de supernovao 1987A en GMN (en centro). Helaj blankaj objektoj maldekstre supre kaj dekstre malsupre estas la aliaj steloj.
Relativa situo de GMN, MMN kaj Lakta vojo


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti