La Magenta petrelo, Ĉathaminsula petreloTaiko (Pterodroma magentae) estas malgranda marbirdo de la genro de petreloj nome Pterodroma.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Magenta petrelo
Magenta petrelo
Magenta petrelo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Pterodroma magentae
(Giglioli & Salvadori, 1869)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La unua specimeno de la Magenta petrelo estis kolektita el la itala ŝipo Magenta la 22-an de julio, 1867, en Suda Pacifiko, mezvoje inter Novzelando kaj Sudameriko. La ligo inter ĝi kaj la supozeble formortinta Ĉathaminsula taiko estis konfirmita nur kiam la unua Taiko estis kaptata ĉe Ĉathaminsulo, Novzelando, fare de David Crockett la 1-an de januaro, 1978. Iam disvastigata en Ĉathaminsulo, la Taiko estas nun limigita en la arbara valo Tuku sudokcidente de la insulo.

Tiu mezgranda petrelo havas brunecgrizajn dorson kaj flugilojn, kies subaĵoj estas brunaj kaj ventro blanka. Ĝi havas nigran bekon kaj rozkolorecajn krurojn. Plenkreskuloj pezas 400–580 g kaj nestumas en nestotruoj 1–3 m longaj sub densa arbaro.

Tiu specio estis klasita kiel draste endanĝerita pro supozata populacimalpliiĝo je pli ol 80% dum la lastaj 60 jaroj kaj la fakto ke ĝi estas limigita el nur unu malgranda loko. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je inter 80 kaj 100 maturuloj. En la reprodukta sezono de 2005, la 13 konataj reproduktantaj paroj sukcese elnestigis 11 idojn. Ĝi estas ofte menciita kiel la plej rara marbirdo de la mondo.

La ĉefaj minacoj al tiu specio estas enmetitaj mamulpredantoj, ĉefe katoj kaj ratoj.

Oni starigis konservostrategion en la insulo por translokigi idojn al areo kie la ĉefaj minacoj estis nuligitaj nome Sweetwater Secure Breeding Site. Studoj pri aliaj petrelospecioj kiaj la Nordmara pufino, la Vagalbatroso, kaj la Flavbeka pufino, montris ke tiuj birdoj revenas al la loko kie ili elnestiĝis. En 2007, ok idoj estis sukcese translokigitaj kaj elnestigitaj for el la reprodukta loko.[1]

Referencoj redakti

  1. "Critically Endangered Seabirds Not Finding Mates", Birdlife International/ScienceDaily, 28-a de aprilo 2008. Kontrolita 28-a de aprilo 2008.

Plia legado redakti

Eksteraj ligiloj redakti