La magia cirklo (aŭ magia rondo) estas rito origine antikva kiu spertas malkovron kaj revalorigon en moderna novpagana spirita movado. Oni materie ĝin surtere desegnas per gipsosalo dum la fervoruloj mense koncentriĝas por krei la samon ene de si mem kiel partopreniĝo en la ceremonio.

Pentraĵo de John William Waterhouse (1886) kiu reprezentas la traceadon de la cirklo.

Troviĝas pri ĝi spuroj ekde la epoko de babilonanoj kaj pli ofte epoko de la de ceremoniaj magiistoj deMezepoko kaj Renesanco, same kiel en diversaj triboj de la indianoj de Ameriko, kun motivadoj kaj praktikoj malsamaj.

La komuna celo: krei per la energio de la menso limigitan spacon kiu aludas al la mondo de la supernaturo el tiu materia, por plifaciligi la koncentradon, la sanktecon de la rito kaj la komunikadon kun la diaĵo.

Tiu estas la celo kiu karakterizas religion vikan, en de kiu la alestiĝo de tiu cirklo nepras por ke la operatoro efike realigu la riton.

Signifoj, simboloj, celoj redakti

La magia cirklo ĉerpas sian magian simbolan esencon el la arketipo de la Cirklo, simbolo de pleneco sed ankaŭ de kontinueco kaj cikleco. La formo mem de la cirklo volas simboli harmonion, kompletigecon kaj perfektecon, nome konscistato konstruita en simbolo, kiun ankaŭ ĵusaj studoj de psikanalisto Carl Gustav Jung reprezentus la arketipon de la psika individuigo (nome la sukceso de ĝia objektiveco)[1]. La formo de la cirklo estas, ankaŭ por tiuj scienculoj, simbolo de harmonio, kompleteco kaj perfekteco.

Por magia cirklo oni intencas la spacon en kiu plenumiĝas magia ago, esotera aŭ nure spirita. En la rita kunteksto, la cirklo esprimas la volon de la praktikanto rekrei ĉirkaŭ si spacon en kiu alestigi praajn energiojn, ligitajn al la universo kaj al la energiaj dinamikoj, pere de kiuj la operatoro atingas la energion sufiĉan al la plenumiĝo de la rito. [2] Iuj esploristoj opinias ke la uzo de la cirklo ŝuldiĝas al ĝia aparta formo: ĝi povas esti konsiderata senkomenca kaj senfina, do reprezentanta la senfinon, la universon kaj cirklon de la vivo kiu sin renovigas senĉese. La cirklo reprezentus la eksteran formon de la magia sfero, ene de kiu oni estus sekura kontraŭ ĉiu ekstera kontraŭaganto.

Laŭ la sorĉisteca tradicio la universo, kaj la kosma energio, kiu ĝin animas, dividiĝas en kvin malsamaj formoj:

  • Tero
  • Aero
  • Fajro
  • Akvo
  • Spirito

Kaj estas tiuj elementoj kiuj kutime estas ŝarĝitaj zorgi pri la sfero.

La traceado de la cirklo devenas certe el la ceremonia magio, kie estis utiligita la traceado de cirklo kiel formo de protekto, por teni foren la negativajn kaj damaĝajn energiojn. Al tiu protektadocelo, en la viko aldoniĝas aliaj celoj: krei lokon de kontakto inter la du mondoj, tiu homa materia kaj tiu dia; krome konservi la kolektitajn energiojn kaj pli sanktiĝintajn dum la rito.

Ritaro redakti

Vikanoj, kaj generale novpaganoj, estas tre ligitaj al la naturo kaj al la fluo de la tempo. Tial, ili aplikas la naturan evoluon ankaŭ al la ritoj. Rilate la cirklon ili trairas tri precizajn fazojn:

  • La cirklo estas desegnata kaj sigilita
  • rita ago ene de ĝi
  • rompo de la cirklo aŭ ignoro pri ĝi.

Traceado redakti

La praktikantoj opinias ke antaŭ krei la cirklon necesas purigi fizike kaj psike la areon elektitan. La psika purigo dependas de la morala perfekteco de de la praktikantoj.

La plej efika cirklo havas diametron de tri metroj, kaj devas esti desegnita horsence. Karakterizoj aktualigitaj estas klarvoĉe priskribitaj. Ĉe la fino estas dankataj la estaĵoj kiuj, kaŝite inspiris onin.

Sinteno de kristanismo antaŭ la praktiko de la magia citklo redakti

Ĝenerale la kristanaj eklezioj juĝas tiun praktikon superstiĉo. Sendepende de ĝia efiko, kio laŭ ili estas tute senrezulta, ofendo al Dio estas la nura provo Lin kondiĉi kaj lin obeigi al la “magie cirklokultantoj”. Se kompari tiun praktikon kun la kristanaj sakramentoj, tiuj lastaj havas efikon laŭ tiuj kristanaj eklezioj, se tiuj subjektivaj kaj objektivaj kondiĉoj estas realigitaj, nur pro tio ke Jesuo mem ilin instituis kaj, ĉiukaze, ilin respektas la liberan volon. (Katekismo de la Katolika Eklezio [1] )

Notoj redakti

  1. Georg Gerster, La terre de l'Homme: vues aériennes; Urich et Fribourg-en Brisgau: Atlantis, 1975. - 320 p. : 200 fot. color e b. e n. ; 31 cm.. - (Orbis Terrarum; [10]) ISBN 3-7611-0477-4
  2. Fonto: Francesco Faraoni, Il neopaganesimo il risveglio degli dèi; Aradia Edizioni ISBN 978-88-901500-3-6

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Buckland, Raymond (2002). Buckland's Complete Book of Witchcraft, Second edition, Revised & Expanded, Llewellyn Publications. ISBN 0-87542-050-8.
  • Cunningham, Scott (2001). Wicca: A Guide for the Solitary Practitioner, 29th edition, Llewellyn Publications. ISBN 0-87542-118-0.
  • Jung, C. G. (1968). Psicologia ed alchimia, Collected Works, Volume 12, Princeton, N.J.: Princeton University Press. ISBN 0-691-01831-6.