Magio estas tuto de la procedoj kaj ritoj, per kiuj la operacianto kredas povi efiki sur la okultajn fortojn de la mondo kaj obeigi ilin al la homaj deziroj. La vorto magio parencas al mago. La bazo de tio estas la imago, ke la naturajn objektojn movas, regas nevideblaj spiritoj (animismo), kiujn la homo kapablas devigi al sia servo. Ĝi evoluis en la primitivaj kondiĉoj de la prahomo, kiam la homo tute dependis de la naturaj elementoj, bonŝanco. Tre gravas en la magia rito la imitado (ĉasado, kapto de besto) kaj eldiro de nomo. La praa arto (danco, artludo, desegnado) elkreskis el la magio. Foje eĉ en religioj troviĝas magiaj spuroj, kiuj tamen antropologoj efike distingas el religio. Eĉ iuj religioj, kiel la Biblia kaj Kristana, rifuzas kiel sensencajn kaj neefikajn kaj pekajn ĉiujn magiajn praktikadojn. Oni distingas blankan (bonfara) kaj nigran magion (malbonfara) ekde la mezepoko.
Mezepokaĵoj”, oni uzas diri ankaŭ la konstato de vasrmo de la magio en la moderna epoko. Sed kiel pruvi la eminenta esploristino Graziella Federici Vescovini, (Medioevo magico. La magia tra religione e scienza nei secoli XIII e XIV, 2008), da magio propre dirita en Mezepoko malmulte troviĝas. La jarcentoj de la magio ne estas tiuj de la Mezepoko, sed la jarcentoj 19-a, 20-a, 21-a.

Antropologia vidpunkto redakti

Antropologio kun psikologoj kaj faka kredantaro opinias ke la unuaj religiecaj sentoj en la prahomaro eble estis signitaj je magio, kiun la postaj generacioj kapablis distingi el religio. Krome ili dividas magion el religio. Dum en religio, la kredanto ne havas kontrolon sur la okultaj fortoj, kaj nur povas peti kaj pruvi proponi akordojn al la dioj, aŭ esperi bonan volon de gediuloj aŭ spiritoj, en magio, la sorĉisto havas povon (aŭ kredas havi povon), ĉar tiu konas formulojn aŭ ritojn, kiujn certe devigas (tiu kredas) la spiritojn, demonojn, diojn aŭ okultajn fortojn, por ke ili faru kion tiu volas. Sekve, antropologie, la katolika pastro, kiu kredas devigi ke la demonon eliru korpon de posedato per formuloj de ekzorcismo, unuvide tiam ŝajnas praktiki magion, ĉar li ne petas al la demono eliri la posedaton, sed vere ordonas tion al ĝi; sed, duavide, li sin montras religia ĉar li petas al Dio ke al la demono estu ordinite forlasi la posedaton, kiel dedukteblas el la Preĝoj en la koncerna Katolika Ritaro.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • Massimo Introvigne, Il cappello del mago. I nuovi movimenti magici dallo spiritismo al satanismo, Sugarco, Milano, 1990
  • Graziella Federici Vescovini, Medioevo magico. La magia tra religione e scienza nei secoli XIII e XIV, 2008)

Eksteraj ligiloj redakti