La Magister Juris (breve MJurMag.jur.) estas akademia titolo en juro donata por kelkaj universitatoj.

Anglalingvaj landoj redakti

Kelkaj universitatoj en landoj anglalingvaj uzas la titulon de Magister Juris por magistra titolo. Aspiranto bezonas antaŭan juran titolon por esti allasata.

Ekzemple, en la Universitato de Oxford, la MJur estas unujara instruada programo kaj tie egalvaloras al LL.M. de aliaj universitatoj. Oxford ankaŭ havas programon nomatan Bachelor of Civil Law (BCL). La MJur kaj la BCL estas la sama programo kaj la studentoj de la du programoj povas partopreni la samajn kursojn; la studentoj kies unua jura titolo estis en sistemo de la Common Law gajnos la BCL kaj la studentoj de la Civila juro gajnos la MJur plenuminte la samajn postulojn[1].

La Universitato de Malto uzas la nomon MJur por unujara programo de instruado en juro, egalvalora al LL.M. de aliaj universitatoj[2].

Germanio redakti

Tradicie, germanaj juraj studentoj ne gajnis akademian titolon plenuminte siajn studojn en juro. La fina ekzameno post universitataj jaroj estis la unua ŝtata ekzameno, kiu estis kondukata de la ministerio pri justico de la respektiva federacia lando. Ekde kelkaj jaroj, kelkaj universitatoj germanaj[3] donas titolon de Magister Juris al siaj studentoj kiuj sukcese finis unuan ŝtatan ekzamenon por substreki la valoron de la studoj egalaj al Magistro en alia fako.

Pruvoj redakti