Magmo

subtera likva aŭ duonlikva roko

Magmo (greke: „knedita maso“) signifas la maso el fandita ŝtonaĵo, troviĝanta en partoj de la supra termantelo kaj de la profunda terkrusto. La flukapablo de la magmo estas la kaŭzo de la vulkanismo (vidu ankaŭ: vulkano) kaj havas grandan signifon por la formiĝo de rokoj. Ŝtonaĵoj formiĝintaj el solidiĝinta magmo nomiĝas magmitoj aŭ profundŝtonaĵoj.

Je ili oni distingas plutonitojn, kiuj ekestas, se magmo en la terinterno malvamiĝas malrapide kaj tial povas formi kristalojn, kaj vulkanitojn, se magmo eliĝante al la tersurfaco rapide malvarmiĝas, ekzemple kiel lafo aŭ en formo de piroklastoj. Al la plutonitoj ekzemple apartenas la granito, al la vulkanitoj la bazalto.

Fontoj redakti

  • Encyclopedia of Volcanoes, Academic Press, (ISBN 0-12-643140-X) ,p 55–245
  • Encyclopedia of Geology, Elsevier Academic Press, First edition 2005, (ISBN 0-12-636380-3), Vol 3, p 209–217
  • Marjorie Wilson, Igneous Petrogenesis: A Global Tectonic Approach, 1987, (ISBN 0-412-53310-3)

Vidu ankaŭ redakti