Magnesia ĉe rivero Meandro

Tiu ĉi artikolo temas pri la antikva urbo Magnesia en Malgrandazio. Pri la kemia elemento Magnezio kaj la provinco Magnisio de Grekio vidu tie.

Magnesia ĉe rivero Meandro estis antikva urbo en Malgrandazio (la hodiaŭa Turkio). La ruinoj de la urbo videblas borde de la rivero Meandro, en ties vala ebenaĵo inter la urboj Selçuk kaj Söke. Parte kovrataj de abundaj herboj, kuŝas imponaj ruinoj, templaj fundamentoj, kolonoj kaj iom da restoj el la eksa ŝtona remparo.

Magnesia ĉe rivero Meandro
urboarkeologia lokopoliso [+]
Koordinatoj37° 51′ 10″ N, 27° 31′ 38″ O (mapo)37.85269227.527104Koordinatoj: 37° 51′ 10″ N, 27° 31′ 38″ O (mapo)

Magnesia ĉe rivero Meandro (Turkio)
Magnesia ĉe rivero Meandro (Turkio)
DEC
Magnesia ĉe rivero Meandro
Magnesia ĉe rivero Meandro

Map
Magnesia ĉe rivero Meandro
Vikimedia Komunejo:  Magnesia on the Maeander [+]
vdr

Dum la epoko de antikva Grekio en la urbo troviĝis templo de la diino Artemiso Leŭkofrina, kiun realigis la arkitekto Hermogenes ĉirkaŭ la jaro 130 a.K., kaj templo de Zeŭso, kies fronto videblas en la priantikva Pergamona Muzeo de Berlino.

Historio redakti

Laŭ la legendo la urbo fondiĝis unu generacion antaŭ la milito de Trojo de grekoj el la regiono Magnisio de Tesalio, kiuj de la devena pejzaĝo alportis la nomon de la nova urbo. Ĝi iĝis parto de pluraj regnoj. Kiam la Persa Imperio dum la 5-a jarcento a.K. ekspansiis okcidenten, la urbo ekapartenis al tiu potencosfero. Poste Temistoklo, la atena armeestro kiu organizis la sukcesan defendon de Grekio kontraŭ la persoj, sed poste pro intrigoj estis forpelita el Ateno kaj iĝis reganto ĉe la antaŭaj malamikoj, la Persa Imperio, rezidis en la urbo. Kadre de la konkeroj de Aleksandro la Granda Magnesia iĝis parto de la Makedona Imperio, poste apartenis al deiversaj makedonaj regantoj, fine al la regno de la Seleŭkidoj kaj travivis kulture kulminan epokon kun la reĝlando Pergamono dum la 2-a jarcento a.K.. La urbo interalie menciiĝis en la verkoj de la historiisto Herodoto kaj la geografo Pausanias. Milito kun la proksima urbo Mileto dum la jaro 196 a.K. finiĝis per pripaca interkonsento. Dum la jaro 190 ĝi iĝis parto de la potencosfero de la Romia Imperio, unue kiel libera aliancano, sed dum la jaro 129 a.K. la urbo kun la kompleta teritorio de la regno Pergamono estis heredigita al la Romia Imperio, kvankam ĝi formale restis libera urbo. Dum la jaro 17 la urbo detruiĝis per tertremo, sed la romia imperiestro Tiberio financigis la 12-jaran rekonstruon. Ekde la jaro 114 en la urbo ekzistis kristana komunumo, kiu dum la sekvaj jarcento regule sendis siajn episkopojn al la kristanaj koncilioj. Post la konkero kaj prirabo fare de la gotoj dum la jaro 262 la urbo simile al la najbaraj urboj Efeso kaj Mileto neniam vere refortiĝas. Ja la urbo iĝis episkopa urbo de la Bizanca Imperio kaj ricevis novan, fortikan ŝtonan remparon kontraŭ la atakoj de persoj kaj selĝukoj, sed ĝi nur estis malmulte pli ol bizanca limfortikaĵo. Komence de la 14-a jarcento turka, do islama nobela dinastio transprenis la regadon. Sekve de inundoj kaj malsanoj pli kaj pli la lastaj loĝantoj forlasis la urbon, kiu pli kaj pli forgesiĝis.

Arkeologiaj elfosaĵoj redakti

Kadre de grandaj kampanjoj de arkeologiaj elfosaĵoj en Malgrandazio fare de francaj, germanaj kaj britaj sciencistoj ankaŭ la urbo Magnesia remalkovriĝis.

En la tria libro de la antikva romia arkitekto Vitruvio la greko Hermgenes estas nomata kiel inventinto de nova templa tipo, kiu unuafoje realiĝis en la templo de la diino Artemiso en Magnesia. Tiu literatura mencio laŭ la turka sciencisto Orhan Bingöl estis la instigo serĉi kaj remalkovri la urbon. Laŭ la arkeologiaj kutimoj de la 19-a jarcento la plej imponaj trovaĵoj, templaj frontonoj, kompletaj partoj de konstruaĵoj, altaraj reliefoj kaj aliaj valoraĵoj iĝis altiraĵoj en la priantikvaj muzeoj de Londono, Parizo, Berlino kaj Istanbulo, sed surloke restis nur modestaj ŝtonaj, kolonaj kaj muraj restaĵoj. Dum la jaro 1893 finiĝis la elfosaĵoj en la urbaj ruinoj. Riveraj sedimentoj kaj abundaj herboj rekovris parton de la ruinoj. Ekde la jaro 1984 la universitato Ankaro organizas novajn arkeologiajn elfosaĵojn, gviditajn de la supre menciita turka sciencisto.

Eksteraj ligiloj redakti