Magnetofluidodinamiko

studfako de fiziko

Magnetofluidodinamiko estas la fako de fiziko (kaj, precize, de fluidodinamiko) kiu studadas la dinamikon de elektrokondukaj fluidoj situantaj en elektromagneta kampo, kiel ekzemple plasmoj.

Oni konsideras la svedan fizikiston Hannes Alfvén kiel la patron de magnetofluidodinamiko; en 1970 li ricevis la Nobel-premion pri Fiziko "pro sia fundamenta laboro kaj siaj malkovroj en la fako de magnetofluidodinamiko, riĉaj je aplikeblecoj en pluraj branĉoj de plasmofiziko".