Magyarhomorog
Magyarhomorog [madjarhomorog], estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Berettyóújfalu. Magyar signifas hungaro, homorog ne havas sencon en la hungara.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Magyarhomorog situas sur ebenaĵo, Rapida Körös preterfluas, laŭ traira flankovojo. Komádi troviĝaj je 5, Berettyóújfalu je 32, Debrecen je 68, Budapeŝto je 232 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1214 laŭ tiama hungara ortografio "Humuroc". La komunumo senhomiĝis pro la kontraŭturkaj militoj kaj hungaroj refondis ĝin en 1729. En 1919 la rumanoj okupis ankaŭ tiu ĉi vilaĝon.
Vidindaĵoj redakti
Vidindaĵoj estas la kalvinana preĝejo de 1894 kaj la grekokatolika preĝejo de 1880.
Vilaĝservoj estas poŝto, infanĝardeno, lernejo, sanservo.
Famuloj redakti
En tiam nomata Homorog naskiĝis aktoro Irén Iványi.