Mahŝahr
Mahŝahr, komplete Bandar-e Mahŝahr (perse بندرماهشهر) estas universitata urbego, mara haveno kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Ĥuzestano, en sudokcidenta Irano. La loknomo signifas: Urbo de Luno.
Mahŝahr · Bandar-e Mahŝahr · بندرماهشهر | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Ĥuzestano | ||
Telefonkodo | 0652 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 162 797 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 33′ N, 49° 11′ O (mapo)30.55666666666749.188611111111Koordinatoj: 30° 33′ N, 49° 11′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mahshahr [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Supermara alteco: 3 m
- Loĝantaro: 162,797 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 652
Geografio redakti
Mahŝahr situas sur marborda ebenaĵo laŭ fino de golfo 87 kilometrojn de alia marhaveno Abadano, 97 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Ahvazo, 394 kilometrojn de Esfahano, 610 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].
Historio redakti
Mahŝahr estas pratempa urbo kun haveno. La urbo estis deklarita urbo en 1954.
Ekonomio redakti
La haveno de Mahŝahr estas unu el la plej grava en Irano, eksportante gasojn kaj oleoproduktojn de Abadano. En la urbego 2 du universitatoj funkcias.
Trafiko redakti
Mahŝahr estas la suda finhaltejo de la Trans-Irana Fervojo, krome flughaveno funkcias. Ĉefvojoj kuras al la proksimaj marhavenoj kaj al interno de la lando.
Klimato redakti
En Mahŝahr la meza jara pluvokvanto estas 213 mm. Inter majo-septembro ne pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 25,5 °C, somere rekorde ofte estas 50 °C.