Mahbub ul Haq (naskiĝis la 22-an de februaro 1934, mortis la 16-an de julio 1998) – pakistana ekonomikisto, kunkreinto (kune kun sia universitata amiko Amartya Sen) de la teorio pri homara evoluo, kreinto de la indekso de homa disvolviĝo, en la jaroj 1970-1982 ĉefo de la departemento pri politika planado de la Monda Banko, en la jaroj 1982-1984 ministro pri financoj de Pakistano.

Dosiero:Mahbub-ul-Haq.jpg
Mahbub ul Haq

Elektitaj laboraĵoj redakti

  • 1963 – The Strategy of Economic Planning (Strategio de ekonomia planado)
  • 1976 – The Poverty Curtain (Vualo de mizero)
  • 1995 – Reflections on Human Development (Pripensoj pri la homa evoluo)

Eksteraj ligiloj redakti