Mahbubnagar
Mahbubnagar aŭ Mahbub Nagar (telugue మహబూబ్ నగర్) estas universitata urbego en meza Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo.
Mahbubnagar | |||
---|---|---|---|
municipal corporation in India • City in India • urbego | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 509001 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 190 400 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 701 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 16° 44′ N, 77° 59′ O (mapo)16.73333333333377.983333333333Koordinatoj: 16° 44′ N, 77° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 498 m [+] | ||
Areo | 51,44 km² (5 144 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Mahabubnagar [+] | |||
Geografio redakti
Mahbubnagar situas sur montetaro en alteco de 498 metrojn de la marnivelo. Subŝtata ĉefurbo Hajderabado troviĝas 84, Rajĉur 93, Kurnul 103, Gulbarga 140, Nalgonda 141, Mumbajo 601, Kolkato 1263, tutlanda ĉefurbo Delhio 1323 kilometrojn (aere) [1].
Demografio redakti
Laŭ la censo en 2011 Mahbubnagar havis populacion de 222 573. La legopovo estas 84%.
Historio redakti
La historiaj nomoj de Mahbubnagar estis Palamooru kaj Rukmammapeta. La urbego estas distrikta sidejo ekde 1883, tiam Mahbub Nagar ricevis fervojan kontakton. La komunumo iĝis triagrada municipo Nagar-municipo en 1942, duagrada en 1959, unuagrada en 1983, specialgrada en 2004.
Lingvoj redakti
La telugua estas la plej grava lingvo kun oficiala statuso en Mahbubnagar.
Religioj redakti
En Mahbubnagar vivas precipe hinduoj (64%) kaj muslimoj (34%).
Klimato redakti
En Mahbubnagar jare pluvas averaĝe po 771 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C.
Trafiko redakti
Mahbubnagar havas trairantan fervojan linion kun stacidomo kaj 4 forirantajn ĉefvojojn kun kelkaj flankovojoj. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Hajderabado.
Eduko redakti
En Mahbubnagar Universitato Palamuru funkcias kun kelkaj kolegioj.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Aŭtobusa stacidomo
-
Fervoja stacidomo