La Mahilova regiono (beloruse Магілёўская вобласць, latinliterigite mahiljojskaja voblasć) kovras la sudokcidentan parton de Belorusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belorusion. La regiona areo kovras 29 000 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Mahilovo, kiu komence de 2004 havis 365 100 loĝantojn, dua aparte grava urbo estas Babrujsk, kiu tiutempe havis 220 800 urbanojn.

Mahilova regiono
Administra regiono
FlagoBlazono
regionoj de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco191 m [+]
ĈefurboMahiljoŭ
- koordinatoj54° N, 30° O (mapo)53.725430.3863Koordinatoj: 54° N, 30° O (mapo)
Areo29 000 km² (2 900 000 ha) [+]

Loĝantaro981 174 [+] (1-a de januaro 2024)
Denseco33,83 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroPiotr Rudnik

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2BY-MA

Mahilova regiono (Tero)
Mahilova regiono (Tero)

Mahilova regiono (Belorusio)
Mahilova regiono (Belorusio)
DEC
Mahilova regiono
Mahilova regiono

Map
Mahilova regiono

Vikimedia Komunejo:  Mogilev Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Geografio redakti

La regiona areo limas Rusio oriente, la Homela regiono de Belorusio sude, la Minska regiono okcidente kaj la Vicebska regiono norde. Sume la regiona areo ampleksas pli-malpli 14 procentaĵojn de la tuta ŝtata areo. La plej granda distanco ene de la regiono inter okcidento kaj oriento estas 300 kilometroj kaj inter nordo kaj sudo 150 kilometroj. La plej alta punkto situas 239 metrojn super la marnivelo kaj la plej malalta punkto126 metroj super ĝi.

Multaj riveroj fluas tra la regiono, interalie Dnepro, Berezina kaj Soĵ. Tamen la teritorio enhavas malmultajn lagojn: la plej larĝa el ili nomiĝas Zaozerje kaj havas surfacon de 0,58 km². Multe pli grandas la artefarita akvobaraĵo Ĉihirin ĉe la rivero Druts, kiu kovras areon de 21,1 km.

Klimato redakti

La mahilova regiono havas moderan kontinentan klimaton: la vintroj relative mildas, kaj la someroj varmas. La averaĝa temperaturo en januaro varias inter −8   °C en la nordoriento al −6   °C en la sudokcidento. Dum julio, la averaĝa temperaturo varias inter 18   °C en la nordoriento al 19   °C en la sudokcidento. Pli ol du trionoj de la jara pluvokvanto (de 575 ĝis 675 milimetroj) falas en la varma jarduono inter aprilo kaj oktobro.