Mahmud Ahmadineĵad

Maĥmud AĤMADINEĴAD (محمود احمدی‌نژاد; naskiĝis la 28-an de oktobro 1956), ankaŭ literumita Ahmadi-Neĵad, estas la sesa prezidanto de Irano.

Mahmud Ahmadineĵad
perse محمود احمدی‌نژاد
Persona informo
محمود احمدی‌نژاد
Naskiĝo la 28-an de oktobro 1956
en vilaĝo Aradan apud Garmsar, provinco Semnan, Irano
Religio Ŝijaismo
Lingvoj vd
Loĝloko Narmak vd
Ŝtataneco Irano vd
Alma mater Irana universitato de scienco kaj teknologio
Partio Societo de la konstruistoj de islama Irano
Subskribo Mahmud Ahmadineĵad
Familio
Edz(in)o Azam Farahi vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo universitata instruisto • politikistoinĝeniero vd
En TTT La oficiala retpaĝo de la prezidanto de Irano (multlingva: arabe, urdue kaj perse, angle, france, hispane kaj germane)
6-a prezidanto de Irano
Dum la 3-an de aŭgusto 2005 – la 3-an de aŭgusto 2013
Antaŭulo Mohammad Ĥatami
Sekvanto Hasan Ruhani
urbestro de Teherano
Dum la 20-an de junio 2003 – la 3-an de aŭgusto 2005
Antaŭulo Mohammad Hasan Malekmadani
Sekvanto Mohammad Bager Galibaf
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 2003 li estis urbestro de Teherano. En 2005 li kandidatis por la irana prezidanteco kaj ricevis 19,3 % (laŭ aliaj 19,1 %) de la voĉoj, preskaŭ tiom kiom Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani, fine gajnante la prezidantecon post la sekva decida balotado la 24-an de junio 2005.

Li apartenas al la religie konservativa flanko de la irana politiko.

La 13-an de junio 2009 Mahmud Ahmadineĵad estas reelektita prezidanto de Irano spite la protestoj kaj akuzoj de fraŭdo. Dum la venonta semajno okazas manifestacioj apoge respektive kaj de la nova prezidanto kaj de la opozicia kandidato Mir Hosejn Musavi. Estas ŝtata subpremado kaj inter 10 kaj 20 mortintoj. La aŭtoritatoj promesis novan kalkuladon de la voĉdonoj, kiun la opozicio malakceptas, kaj malakceptis novan voĉdonadon, kion la opozicio postulas.

Interesaj faktoj redakti

En julio 2009 la novnaskitan filon de bangladeŝdevenanto kaj rusa islamanino, loĝantaj en Sankt-Peterburgo, nomis "Mahmudahmadineĵad". La gepatroj deklaris ke al ili "plaĉas la politiko, saĝo kaj bonodeziremo de la irana prezidanto".[1]

Referencoj redakti