Maienfeld (komunumaro)


La komunumaro Maienfeld kiu historie nomiĝis Senjorujo de Maienfeld respektive Grizona Senjorujo (en la germana lingvo Bündner Herrschaft kaj en la romanĉa lingvo Signuradi) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Landquart. Ĝi havis 6252 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas la historia urbeto Maienfeld.

Komunumaro Maienfeld
Blazono de la komunumaro Maienfeld
Rigardo norden al la komunumaro Maienfeld
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Landquart
Ĉefloko Maienfeld
Koordinatoj  47° 0′ N 9° 31′ O / 47.000 °N, 9.517 °O / 47.000; 9.517 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ N 9° 31′ O / 47.000 °N, 9.517 °O / 47.000; 9.517 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6252 (2009-12-31)
Areo 74,21 km²
Loĝantardenseco 84 loĝantoj/km²
vdr

Geografio redakti

La komunumaro Maienfeld respektive Grizona Senjorujo estas la plej norda parto de Kantono Grizono. Ĝi limas en nordo al Liĥtenŝtejno kaj en okcidento al Kantono Sankt-Galo. La Grizona Senjorujo estas la plej granda vitokuluturejo de Grizono.

Komunumoj de la komunumaro Maienfeld redakti

La distrikto Maienfeld konsistas (stato en 2009) el 4 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Maienfeld estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Fläsch 590 19.94 3951
  Jenins 858 10.54 3952
  Maienfeld 2588 32.33 3953
  Malans 2217 11.40 3954
Totale 4 6252 74,21

Historio redakti

La Senjorujo de Maienfeld estas historia komuna Senjorujo de la Tri Federacioj. Bazo de la posta Tribunalo de Maienfeld estis la instituigo de vokto fare de la Baronoj de Vaz en la 13-a jarcento. En la jaro 1436 la Senjorujon de Maienfeld partoprenis la fondadon de la Dektribunala Federacio. En la jaro 1475 la mastroj de la Dektribunala Federacio, la Senjoroj de Brandis faris ligon kun la Diadoma Federacio kaj la episkopo de Koiro. Ili luktis en la jaro 1499 flanke de Aŭstrio kaj post ilia malvenko ilia regado pereis. Ili devis vendi la Senjorujon de Maienfeld. Maksimiliano la 1-a intereziĝis, sed reziginis por la protestoj el Grizono. Tial la Senjorujo transiris al la Tri Federacioj, al kiuj Maksimiliano koncedis la sangotribunalon. Ĉar la membreco en la Dektribunala Fedceracio restis same kiel la malaltaj tribunaloj Maienfeld-Fläsch kaj Malans-Jenins pluekzistis, estiĝis nun la paradoksa situacio, ke la civitanoj de la Senjorujo Maienfeld fariĝis servutoj de la Tri Federacioj kaj samtemple kiel ties membroj senjoroj de la Tri Federacioj, do ili estiĝis servutoj kaj ŝiaj propraj senjoroj. Post la fino de la Helveta Respubliko el la iama Senjorujo fariĝis komunumaro en Kantono Grizono, el kiu inter 1851 kaj 2000 estiĝis la Distrikto Suba Landquart kaj ek de 2000 la komunumaro Maienfeld en la distrikto Landquart. [1]

Heidi-Lando redakti

La romano Heidi de Johanna Spyri ludas en la Grizona Senjorujo, nome en Maienfeld. El la sukceso de la romano jam frue la turismaj respondeculoj de la regiono de Maienfeld komencis provi vojon por mem profiti. La regiono turisme merkatigas sin sub la nomo Heidi-Lando. Supre de Maienfeld vilaĝeto estis transformita al Heididorf tute laŭ la priskribo de "Doerfli" en la romano.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti