Maigret tend un piège (1958)

Maigret tend un piège (Maigret insidas) estas franca-itala filmo de Jean Delannoy aperinta en 1958.

Maigret insidas
filmo
Originala titolo Maigret tend un piège
Produktadlando Francio-Italio
Originala lingvo franca
Kina aperdato la 29-a de januaro 1958
Daŭro 119 minutoj
Ĝenro Polica
Kameraado Louis Page
Reĝisoro(j) Jean Delannoy
Produktisto(j) Jean-Paul Guibert
Scenaro Jean Delannoy, Michel Audiard, Rodolphe-Maurice Arlaud
Laŭ la verko de samnoma romano de Georges Simenon
Filmita en Francio
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Paul Misraki
Ĉefrolantoj Jean Gabin
Produktinta firmao Intermondia Films (Parizo) - Jolly Films (Romo)
Distribuo RANK
IMDb
vdr

Rakonto redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Murdisto, dumnokte en kvartalo de Le Marais en Parizo, mortigas solecajn virinojn. Komisaro Maigret suspektas, ke la krimulo provas lin provoki. Li arestigas konsentantan falsan kulpulon, Mazel, por devigi la veran murdiston agi plian fojon dum reludado de la lasta krimo. La murdisto atakas help-policaninon, sed sukcesas denove forfuĝi... Dume, inspektoro Lagrume postsekvas junan virinon, Yvonne Maurin, kies sinteno ŝajnas suspekta al li. Maigret vizitas ŝin kaj ekkonatiĝas kun ŝia edzo, Marcel, arĥitekto-dekoraciisto. Fakte, Marcel trapasis sian junecon en Place des Vosges, kaj lia patrino vivas en la sama domaro, kie malaperis la murdisto dum lia lasta provo... Maigret baldaŭ estas certa teni la kulpulon kaj arestas Marcel Maurin. Tamen, nova krimo okazas dum la suspektito estas gardita en polic-sidejo en Quai des Orfèvres. Kunfruntante patrinon kaj edzinon de Maurin, kio instigas ilian malaman rivalecon, Maigret sukcesas eltiri konfeson de Yvonne: ŝi ja kulpas pro tiu senutila murdo, provante senkulpigi sian senmaskigitan edzon, tamen ŝi ne diras ke ŝi kulpas pri la ceteraj murdoj...

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Rekompencoj redakti

  • 1959: Rekompenco Edgar por plej bona eksterlanda filmo (Edgar Allan Poe Awards)

Pri la filmo redakti

Eksteraj ligiloj redakti