Majaa bluo (hispane Azul Maya) estas unike brila blua (al verdet-blua) pigmento, produktita fare de la antaŭkolumbia Mezameriko, de la majaoj kaj aztekoj.

Meksika kolonia pentraĵo fare de Juan Gerson, kiu uzis majaan bluon.

Pretigo redakti

La pigmento de majaa bluo estas kunmetaĵo de organika kaj neorganikaj materialoj, precipe indigokoloro - ekstraktita el folioj de añil (Indigofera suffruticosa), paligorskito, natura argilo. Tiuj estas kunfanditaj per varmegigo de kopalo.

Spite al al krudaj veteraj cirkonstancoj, la pentraĵoj kun majaa bluo ne paliĝis. La koloro rezistis al kemiaj solvaĵoj, acidoj (nitroacidoj), alkaloj.

Historia uzo redakti

La "Majaa bluo" unuafoje aperis en ĉ. 800 p.Kr. kaj estis uzata ĝis la 16-a jarcento. Post tio la scio perdiĝis en Mezameriko. Oni uzis ĝin ĉe murpentraĵoj, teksaĵoj, ofertoj ĉe Sankta Cenoto, kolorigante ties korpon.

Vidu ankaŭ redakti