Majadas

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

MajadasMajadas de Tiétar estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Majadas de Tiétar
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10529
Retpaĝaro retejo
Politiko
Urbestro Aniceto González Sánchez (PREx CREx-PSOE)
Demografio
Loĝantaro 1 294  (2008)
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 57′ N, 5° 45′ U (mapo)39.9422744-5.7473959Koordinatoj: 39° 57′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 264 m [+]
Areo 52 km² (5 200 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Majadas de Tiétar (Ekstremaduro)
Majadas de Tiétar (Ekstremaduro)
DEC
Majadas de Tiétar
Majadas de Tiétar
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Majadas de Tiétar (Hispanio)
Majadas de Tiétar (Hispanio)
DEC
Majadas de Tiétar
Majadas de Tiétar
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Majadas de Tiétar [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas majaeños. La censita populacio en 2008 estis de 1.294 loĝantoj.

Situo redakti

Majadas estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campo Arañuelo, je altitudo de 264 m; je 110 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 210 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La plej proksima urbo estas Navalmoral de la Mata. La areo de ties teritorio estas de 52 km². La municipa teritorio estas inter Toril, Casatejada, Talayuela, la rivero Tiétar, kiu nomigas la vilaĝon, Jaraíz, Pasarón kaj Tejera. Estas belaj naturaj lokoj kun abundo de faŭno danke al la proksimeco de la Nacia Parko Monfragüe.

Flaŭro kaj Faŭno redakti

La pejzaĝo estas tipe mediteranea en la malferma arbaro (dehesas), aŭ de irigacio en la valoj de la rivero. Kie ne estas irigacio, la vegetaĵaro hegemonia estas paŝtejoj kaj arbaro. La arbaron komponas ĉefe anzinoj, korkokverkoj, paŝtejaj herboj kaj makiso. Ĉe la rivero kaj ties rojoj la pejzaĝo estis ege modifita de irigacio. La pinaroj etendiĝas ĉe la rivero Tiétar.

Pri faŭno estas la kutima en mediteranea arbaro. La gregoj estas ŝafoj kaj bovoj, kaj jam preskaŭ ne porko, kiu ne estas enspeziga ĉe irigacio.

Populacio redakti

La evoluo de la nombro de loĝantoj laŭlonge de la 20a jarcento estis kreska el 518 en 1900 al 700 de 1920. Post la Hispana Enlanda Milito ankaŭ kreskis ĝis 1.300 loĝantoj je la 1960-aj jaroj, sed poste okazis grava elmigrado, kiel en la cetero de la regiono.

Pro la ekonomio de irigacia agrikulturo, ĝi estas vilaĝo kiu ricevas grandan kvanton de enmigrantoj, kiuj estas ĉefe el Maroko, kiu formas 22 % de la totala populacio (172 en 2005). El tiuj 35 % estas inter 16 kaj 35 jaraĝaj. Danke al tio, Majadas troviĝas super la regiona averaĝo de naskindico.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
518 530 683 739 768 1030 1321 1205 1011 1026 1237 1257 1255 1248 1209 1152 1311 1328 1291

Ekonomio redakti

Agrikulturo (ĉefe tabako, kapsiko kaj aveno kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Iom de komerco kaj industrio de mebloj.

Historio redakti

La deveno de la vilaĝo rilatas al setlejoj de paŝtistoj. La nomo de la vilaĝo signifas la ejoj kie tranoktas la gregaro kun la paŝtistoj. La aldono de Tiétar kreiĝis anekdoton, ke vilaĝano mendis meblojn per fervojo sed la meblojn oni alportis al Miajadas (en la sama Provinco de Cáceres) anstataŭ al Majadas, do li ĉiam jam uzis nomon Majadas de Tiétar kio sukcesis.