Majno-Danubo-Kanalo

La Majno-Danubo-Kanalo, foje ankaŭ nomata Rejno-Majno-Danubo-KanaloEŭropa Kanalo, ekde la jaro 1992 konstante ligas la riverojn Majno kaj Danubo de la urbo Bamberg tra Nürnberg (Nurenbergo) ĝis Kelheim. La kanalo do kompletigas la naturajn akvovojojn Rejno, Majno kaj Danubo al komplete ŝipe pasebla akvovojo inter la Norda kaj la Nigra Maroj.

Majno-Danubo-Kanalo
Main-Donau-Kanal
kanaloNacia akvovojo (Germanujo)
Lando Germanio vd
Situo Bavario
Situo
Geografia situo 49° 11′ 30″ N, 11° 15′ 3″ O (mapo)49.19166666666711.250833333333Koordinatoj: 49° 11′ 30″ N, 11° 15′ 3″ O (mapo)
Majno-Danubo-Kanalo (Germanio)
Majno-Danubo-Kanalo (Germanio)
DEC
Majno-Danubo-Kanalo
Majno-Danubo-Kanalo
Situo de Majno-Danubo-Kanalo
Map
Majno-Danubo-Kanalo
vdr
vojo de la Majno-Danubo-Kanalo
la ŝipa vojo de Roterdamo ĝis Constanța estas la plej mallonga ŝipe vojaĝebla ligo ist inter la Norda kaj la Nigra Maroj – tra la Rejno, la Majno, la Majno-Danubo-Kanalo, la Danubo kaj la Kanalo Danubo-Nigra Maro.

Apartan konstruan defion prezentis la vojo de la kanalo en suda Germanio per la paso de mezalta montaro, la Frankonia Ĵuraso. La konstruistoj sukcesis pasi la montaron per 250 metroj da kanala altecodiferenco kaj per sume 26 kluzoj. Multajn jarojn antaŭ la finkonstruo ekologiistoj en suda Germanio protestis kontraŭ la giganta konstruaĵo, kiu kompreneble ŝanĝas la pejzaĝajn ekosistemojn survoje. Sed aliflanke la ebleco de rektvoja ŝipa vojaĝado inter Nederlando kaj Rumanio, de nordokcidento al sudoriento tra pli-malpli la tuta kontinento Eŭropo, ankaŭ estas fascina perspektivo.