Makŝarip AUŜEV (naskiĝis la 16-an de februaro 1966 en Surĥaĥo — murdita la 25-an de oktobro 2009 en Nartano) estis entreprenisto kaj politika aktivulo de Inguŝio (Rusio).

Makŝarip Auŝev
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1966 (1966-02-16)
en Surkhakhi
Morto 25-an de oktobro 2009 (2009-10-25) (43-jaraĝa)
en Nartan
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Okupo
Okupo politikistoentreprenisto
vdr

Li estis unu el la plej gravaj politikistoj opoziciaj al prezidento Junus-bek Jevkurov. Post morto de alia opoziciulo Magomed Jevlajev, li gvidis retejon Ingushetia.org. Li estis murdita en ĉirkaŭaĵo de vilaĝo Nartan en Kabardio-Balkario.