Makedonlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la makedona lingvo

La makedonlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la makedona lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Македонска Википедија. La projekto fondiĝis en septembro 2003. La 4-an de majo 2024 ĝi enhavas 143 817 artikolojn.

Makedonlingva Vikipedio
Retadreso mk.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo makedona
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 4-a de majo 2024
Artikolnombro 143 817
Profundeco 77.9
Paĝoj 561 575
Redaktoj 5 186 354
Uzantoj 116 195
Aktivaj uzantoj 238
Administrantoj 12
Dosieroj 9 191
vdr

Ĉi tiu eldono komenciĝis en septembro 2003 kaj komence de oktobro 2021 havis pli ol 104 900 artikolojn, 224 aktivajn uzantojn, 15 administrantojn kaj kvar burokratojn. Ĝi superis la 10.000 artikolan markon en 2007. La makedona Vikipedio prezentiĝis en iuj makedonaj ĵurnaloj, kiel Nova Makedonija (angle: Nova Makedonio) dum la projekto mem aperis en kelkaj enlandaj novaĵagentejoj. Ĝi preterpasis la 100.000 artikolan markon la 1-an de majo 2019, iĝante la 62-a Vikipedio superanta la markon de 100.000 artikoloj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti