Makemako (planedoido)

nanplanedo de la sunsistemo
(Alidirektita el Makemako (nanoplanedo))

136472 Makemako (oficiale: Makemake; simbolo: 🝼)[1] estas planedoido, nome kubevano, orbitanta Sunon ekster la orbito de la oka planedo Neptuno. Laŭ la decido de la Internacia Astronomia Unio en junio 2008 Makemako, pro ĝia absoluta magnitudo malpli ol 1, Makemako nomiĝis kiel ĝi estu nanoplanedo kaj do ankaŭ plutonoido, kaj en julio 2008 ricevis sian propran nomon. Antaŭe Makemako estis konata sub la provizora nomo 2005 FY9. Ĝi estis malkovrita en 2005 de Mike Brown, Chad Trujillo kaj David L. Rabinowitz.

136472 Makemako 🝼
Proprecoj de la orbito
Granda duonakso 45,485 AU
Perihelio – Afelio 38,22 – 52,75


Discentreco 0,160
Orbita inklinacio 29,0°


Sidera periodo 306,8 a
Fizikaj proprecoj
Kategorio Planedoido
Ekvatora – Polusa diametro 1600 ±300 × ? km
Maso 4,0 · 1021 kg
Meza Denso g/cm³
Ekvatora falakcelo je surfaco m/s²
Fuĝrapido km/s
Rotacia periodo
Inklinacio de la rotacia akso °
Albedo 0,80
Proprecoj de la atmosfero
Temperaturo surfaca
min. – meza – maks.
Ĉefaj komponantoj
Historio kaj alioj
Malkovrinto M. Brown, C. Trujillo, D. Rabinowitz
Malkovrinta dato 31-a de marzo 2005
Alia nomo 2005 FY9, "Easterbunny"
vdr
Kio estas nanaj planedoj? Video de la jutuba kanalo Scivolemo.

La absoluta magnitudo (lumeco) M de Makemako ŝanĝiĝis de 2005 ĝis 2008 de -0,3 ĝis -0,5, verŝajne pro kondensado de ĝia maldika atmosfero. La taksata diametro estas ĉirkaŭ tri kvaronoj de Plutono.

La nomo de Makemako venas de la nomo de la rapanuia diaĵo Makemake.

Referencoj redakti

  1. JPL/NASA (2015-04-22) What is a Dwarf Planet?. Alirita 2022-01-19.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti