Makisnajtingaloj, arbustarnajtingalojcerkotriĥoj estas mezgrandaj insektomanĝantaj birdoj de la genro Cercotrichas. Ili estis iam lokitaj en la familio de Turdedoj, sed nune estas plej ofte traktataj kiel parto de la familio de Muŝkaptuledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makisnajtingaloj
Kalaharia najtingalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cercotrichas
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj estas ĉefe tropikaj specioj de Afriko kiuj loĝas en malferma arbaroarbustaro kaj nestumas en arbustoj aŭ surgrunde, sed la Heĝsilvio reproduktiĝas en suda Eŭropo kaj oriente ĝis Pakistano.

La specioj de tiu genro estas la jenaj:

Ĝenerale temas pri helbrunaj birdoj kun helaj kaj malhelaj strioj en vizaĝo escepte la Nigra najtingalo, kiu estas tute nigra. Foje tiujn speciojn oni komprenas kiel parton de la genro Erythropygia, kiu enhavus preskaŭ ĉiujn sed ne tiun lastan nigran specion kaj iun alian.