Makov (distrikto Svitavy)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Makov

Municipo Makov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 10 km okcidente de urbo Litomyšl apud ŝoseo n-ro 358 el Litomyšl al Nové Hrady kaj Skuteč. Vivas ĉi tie 339 loĝantoj (2023).

Makov
municipo
Preĝejo de sankta Vito en Makov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Makov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Situo Makov
 - alteco 430 m s. m.
 - koordinatoj 49° 51′ 22″ N 16° 11′ 20″ O / 49.85611 °N, 16.18889 °O / 49.85611; 16.18889 (mapo)
Areo 6,89 km² (689 ha)
Loĝantaro 339 (2023)
Denseco 49,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578363
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Makov (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obecmakov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skriba raporto pri Makov estas el la jaro 1349. Sed fondo de la vilaĝo estis verŝajne iam en la unua jarmilo, kiel atestas ĝia nomo Makov (Kampopapavejo). Nomoj derivitaj de naturaĵoj nome apartenas al la plej malnovaj. Pruvaĵoj povas esti ankaŭ trovo de ŝtona hakilo aŭ de kavalira sprono.

Memorindaĵoj redakti

Dominanto de Makov estas preĝejo de Sankta Vito kun la turo 42 m alta. La preĝejo devenas el la komenco de la dua jarmilo, kiel ni povas juĝi laŭ konsekro al Sankta Vito, unu el la plej malnovaj patronoj de la tuta kristana mondo. Pri tiu ĉi konstruaĵo mencias raportoj el la tempo de reĝado de la unuaj Přemyslidoj. La origina romanika konstruaĵo estis kelkfoje rekonstruata. En la jaro 1999 estis farita nova tegmenta trabaro kaj tegmento, riparita stuko kaj farita nova fasado. La preĝejo fieras pri pentraĵo de fama ĉeĥa pentristo Mikoláš Aleš.

Famaj personoj redakti

Al la famaj naskiĝintoj apartenis Jan Lenoch, ĉeĥa politikisto aktivanta ĉirkaŭ ŝanĝo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

En la listo de loĝantoj ni povas ankaŭ trovi antaŭulojn de nacia artisto, skulptisto Vincenc Makovský.

Turismo redakti

Trans la vilaĝo Makov gvidas nesignita cikloturisma vojo el Růžový palouček (Roza Herbejo) al Maštale.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti