Makroekonomiko

fako de ekonomiko

Makroekonomiko estas teoria aliro, kiu pristudas ekonomikon tra la rilatoj inter la grandaj aroj ekonomikaj, kiel la gajno, la investo, la konsumo, la senlaborulokvoto, la inflacio ktp.

Ĝi estas grava ilo por analizi la politikajn ekonomikojn de la ŝtatoj aŭ de internaciaj organizaĵoj.

Estas ofte opiniita, ke la unua kiu vere "makroekonomikis" estis Keynes. Tiu ekonomikisto influis la "New Deal" de Roosevelt, kaj la ĝeneralan mondan ekonomion ĝis la 1970aj jaroj.

El vendcela vidpunkto, la makroekonomikajn cirkonstancojn devas akcepti entrepreno kiel neŝanĝeblaj, ĉar ĝi ne povas rekte influi ilin. Estas nur nerekte, tra la lobioj, ke ĝi povas provi influi ilin.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti