Makrono (signo)

supersigno, kies formo estas horizontala streketo

Makrono ( ¯ ) estas diakrita signo por marki la apartan prononcon aŭ akcenton de difinitaj literoj de la latina alfabeto. Temas pri horizontala strekto super la koncerna litero. Ĝi estas uzata interalie en la latva, litova kaj havaja lingvo - aldone en la latinliterigo de la japana, ĉina (Pinyin), araba, persa kaj iuj sudaziaj lingvoj (ekzemple la hindia, sanskrita kaj nepala).

  • En la plej multaj kazoj la signo indikas longan vokalon, ekzemple en la latva kaj litova lingvoj, en la latinliterigo de la japana lingvo, kaj en vortaroj de la latina lingvo.
  • Por la latinliterigo "pinyin" de la ĉina la signo indikas la unuan tonon (alta, plata tono).

La vorto "makrono" mem devenas de la greka vorto μακρός - makros, kiu signifas "larĝa".

HTML/Unikodo-Kodigo por literoj kun makrono
majusklo minusklo
litero kodo litero kodo
Ā Ā ā ā
Ē Ē ē ē
Ī Ī ī ī
Ō Ō ō ō
Ū Ū ū ū
Ǖ Ǖ ǖ ǖ