Maksimilijan Ćolić
Maksimilijan Ćolić [ĉoliĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj tiama ortografio Chiolich Miksa estis kroata (ankaŭ hungarlandana) pastro, kanoniko, profesoro, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis löwenspergi.
Maksimilijan Ćolić | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1749 en Senj |
Morto | 15-an de septembro 1808 (59-jaraĝa) en Zagrebo |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto • teologo • filozofo • kanoniko • verkisto |
Maksimilijan Ćolić [1] naskiĝis la 5-an de junio 1749 en Kroatio en Senj. Li mortis la 15-an de septembro 1808 en Zagrebo (laŭ alia informo en 1818).
Biografio redakti
Maksimilijan Ćolić frekventis gimnazion en Rijeka, poste li plulernis en Graz kaj Romo, fine li doktoriĝis. Post siaj studoj li estis pastro-predikisto en Zagrebo. En 1788 li estis rektoro en Reĝa Universitato de Pest [2] (li ankaŭ instruis). En 1790 li estis nomumita kanoniko de Zagrebo. Li partoprenis ankaŭ en laboro de hungara parlamento en Pozsony.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- Oratio habita in introductione scholarum in theatro academico (1776)
- Oratio funebris dum piis manibus M. Theresiae augustae regia Zagrab. acad. parentaret, dicta (1781)
- Oratio funebris dicta… dum piis manibus com. Francisci Nadasdi pro-regis Dalmatiae, Croatiae, Slavoniae parentaret (1783)