Maktabomaktab (arabe مكتب) aŭ Maktabeh (arabe مكتبة: ) aŭ Maktabkhaneh (perse مکتبخانه:) (aliaj transliterumoj estas makteb, mekteb, mektep, meqteb, maqtab), nomita ankaŭ Kuttab (arabe الكتَّاب: Kottāb), “lernejo”, estas arabdevena vorto uzata por referenci al bazlernejo. Kvankam ĝi estis uzita ĉefe por instrui al infanoj legopovon, skribadon, gramatiko kaj islamajn studojn kiel Qira'at (deklamado de Korano), ofte oni instruis ankaŭ aliajn praktikaj kaj teoriajn studfakojn. Ĝis la 20-a jarcento, la maktaboj estis la nura edukrimedo en granda parto de la islama mondo.[1][2][3]

Instruisto kun lernantoj en otomana maktabo.

La palabra maktab referencas nur arablingvajn bazlernejojn. Maktab estas uzata en daria persa lingvo en Afganio kiel termino egalvalora al lernejo, inkludanta ambaŭ lernonivelojn, nome baz- kaj mez-lernejojn. Aviceno uzis la vorton maktab samsence.

Maktaboj aŭ kuttābs estis iama metodo de edukado en Egiptio kaj aliaj landoj de islama majoritato, en kiu ŝejĥo instruis al grupo de lernantoj, kiuj sidis surplanke antaŭ lo. La studplano inkludis Islamon kaj klasikan araban, sed fokuse principe al la parkerado de Korano. Je la disvolvigo de modernaj lernejoj, la nombro de maktaboj malpliiĝis. Kuttāb signifas "verkistoj", plurale katatīb/katatīb.

En la komuna uzado de la moderna araba, maktab signifas "oficejo" aŭ "skribejo", dum maktabah signifas "biblioteko" aŭ "studejo" kaj kuttāb estas plurala vorto kiuj signifas "librojn".[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Google Translator, "Maktab (Arabic: مكتب): Office", Google.com, https://translate.google.com/#ar/en/%D9%85%D9%83%D8%AA%D8%A8, retrieved 1a de novembro 2013 
  2. Google Translator, "Maktabeh (Arabic: مكتبة): Library or (place of) Study", Google.com, https://translate.google.com/#ar/en/%D9%85%D8%AF%D8%B1%D8%B3%D8%A9, retrieved 1a de novembro 2013 
  3. Google Translator, "Al Kottab (Arabic: الكتَّاب): The Book", Google.com, https://translate.google.com/#ar/en/%D8%A7%D9%84%D9%83%D8%AA%D9%8E%D9%91%D8%A7%D8%A8%E2%80%8E, retrieved 1a de novembro 2013 
  4. M. S. Asimov, Clifford Edmund Bosworth (1999), The Age of Achievement: Vol 4, Motilal Banarsidass, pp. 34–5, (ISBN 81-208-1596-3)