La Makulanaso (Anas fulvigula[1]) aŭ Makuleca anaso estas mezgranda birdospecio de la grupo de plaŭdanasoj. Ĝi estas intermeza laŭ aspekto inter la ino de la Platbeka anaso kaj la Oranĝkrura anaso. Ĝi estas proksime rilata al tiuj specioj, kaj estas foje konsiderata subspecio de la unua, sed tio estas netaŭga (vidu sistematikon).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makulanaso
Makulanaso
Makulanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Anas
Specio: A. fulvigula
Anas fulvigula
(Ridgway, 1874)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • A. f. fulvigula
    Florida anaso
  • A. f. maculosa Sennett 1889
    Makulanaso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas du distingaj populacioj de Makulanasoj. Unu populacio, A. fulvigula maculosa (Makulanaso), loĝas ĉe la marbordo de la Golfo de Meksiko inter Alabamo kaj Tamaulipas (Meksiko); for de la reprodukta sezono individuaj birdoj povas kuraĝiĝi tiom suden kiom ĝis Veracruz. La alia, A. fulvigula fulvigula (Florida makulanaso), estas loĝantaj birdoj en centra kaj suda Florido kaj eventuale kuraĝiĝas norden al Georgio. La sama disa distribumodelo troviĝis historie ankaŭ ĉe la lokaj Kanadaj gruoj.

Laŭlonge de la marbordo de la Golfo de Meksiko, la Makulanaso estas unu el plej ofte ringitaj akvobirdoj. Tio okazas parte pro la fakto ke ĝi estas ĉefe nemigranta. Proksimume 1 el ĉiuj 20 Makulanasoj estas ringata, pro kio ĝi estas tre aprezata de ĉasistoj.

Aspekto redakti

 
En Florido, Usono

Plenkreskulo de Makulanaso estas 44 al 61 cm longa el kapo al vosto. Ĝi havas malhelan korpon, pli helajn kapon kaj kolon, oranĝecajn krurojn kaj malhelajn okulojn. Ambaŭ seksoj havas brile verdecbluan speguleton (flugilmakulo), kiu ne havas blankajn bordojn malkiel ĉe la Platbeka anaso. Maskloj kaj inoj estas similaj, sed la beko de la masklo estas brilflava, dum tiu de la ino estas pli paloranĝa, foje markata per nigraj makuloj ĉe la bordoj kaj ĉe la bazo.

La plumaro estas pli malhela ol ĉe la ino de Platbeka anaso, ĉefe ĉe la vosto, kaj la beko estas pli flava. Dumfluge la manko de blanka bordo ĉe la speguleto estas ŝlosila diferencilo. La Oranĝkrura anaso estas pli malhela ol plej Makulanasoj, kaj ties flugilmakulo estas pli purpura ol blua.

Kutimaro redakti

La kutimaro kaj voĉo estas sama kiel ĉe la Platbeka anaso.

Makulanasoj manĝas per plaŭdado en neprofundaj akvoj, kaj per paŝtado surgrunde. Ili manĝas ĉefe plantojn, sed ankaŭ kelkajn moluskojn kaj akvajn insektojn. Tiuj anasoj estas komunaj ene de sia limigita teritorio; Ili estas loĝantaj birdoj la tutan jaron kaj ne migras. La reprodukta habitato estas marbordaj marĉoj. La nesto estas konstruita surgrunde inter vegetaĵaro, kiaj skirpoj kaj aliaj marĉaj herboj.

Sistematiko redakti

La populacio de Florido, kiu loĝas proksimume sude de Tampa, estas separata kiel nomiga subspecio Anas fulvigula fulvigula kaj estas foje nomata Florida anaso aŭ Florida makulanaso[2] dum ambaŭ subspecioj estas intermezaj inter inoj de Platbeka anaso kaj Oranĝkrura anaso, la Florida Makulanaso estas pli proksima al la unua kaj la Makulanaso pli proksima al la lasta laŭ aspekto; tio estas ĉefe rekonebla ĉe la pli hela kapo kiu estas tre klare separata el la pli malhela brusto ĉe Makulanaso, sed multe malpli ĉe la Floridaj makulanasoj. Ĉar la teritorioj de la subspecioj ne koincidas, tiuj birdoj povas nur esti konfuzataj kun la ino de la Platbeka anaso kaj de la Oranĝkrura anaso tamen; ĉefe la inoj de Oranĝkrura anaso estas ofte fidinde separeblaj nur pro la malhelpurpura speguleto el Makulanasoj en naturo.

Informoj pri DNA indikas, ke tiuj birdoj devenas el prauloj de Oranĝkrura anaso, kiuj estas pli malproksime rilataj al la Platbeka anaso, kaj ke la subspecio, kiel rezulto de ĝia limigita teritorio kaj nemigranta kutimaro, estas genetike tre distinga jam (McCracken et al. 2001).

 
Florida subspecio

Kiel ĉe ĉiuj membroj de la anasa klado de "mallardine", ankaŭ tiuj kapablas produkti fruktodonajn hibridojn kun siaj plej proksimaj parencoj, nome la Oranĝkrura anaso kaj la Platbeka anaso. Tio okazis ĉiam je limigita etendo; individuoj de la migranta Oranĝkrura anaso kiuj vintrumas en la teritorioj de la Makulanaso povus eventuale resti tie kaj pariĝi kun la loĝanta specio, kaj pri la Platbeka anaso, kiu koloniigis Nordamerikon poste, same povus okazi (McCracken et al. 2001).

Dum la rezulta genofluo ne estas nune zorgiga,[3] habitatodetruo kaj troa ĉasado povus eventuale malpliigi tiun specion al la punkto kie hibridiĝo kun la Platbeka anaso minacus ĝin al malapero kiel distinga taksono (Rhymer & Simberloff, 1996). Tio ĉefe aplikiĝas al la Florida anaso (Mazourek & Gray 1994), en kies malgranda teritorio habitatodetruo pro urbanizado kaj drenado de humidejoj okazis en la lastaj jardekoj; tio kombine kun la klimata ŝanĝo tuŝante la Evergladojn povus esti sufiĉa kaŭzo por malpliigo de la Florida anaso ĝis punkto kie ĉasado devus esti limigita aŭ eĉ malpermesata (McCracken et al. 2001). Nuntempe tiuj birdoj ŝajne elturniĝas per ĉirkaŭkalkulata populacio de 50.000-70.000 individuoj (BirdLife International 2004).

Referencoj redakti

  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1987): Wildfowl : an identification guide to the ducks, geese and swans of the world. Christopher Helm, London. ISBN 0-7470-2201-1
  • McCracken, Kevin G.; Johnson, William P. & Sheldon, Frederick H. (2001): Molecular population genetics, phylogeography, and conservation biology of the mottled duck (Anas fulvigula). Conservation Genetics 2(2): 87–102. DOI 10.1023/A:1011858312115. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
  • Rhymer, Judith M. & Simberloff, Daniel (1996): Extinction by hybridization and introgression. Annual Reviews 27: 83-109. DOI 10.1146/annurev.ecolsys.27.1.83. (HTML resumo)

Notoj redakti

  1. Etimologio: Anas, antikva greka por anaso. fulvigula, "flavec-gorĝa", el latina fulva "flaveca" + gula, "gorĝo".
  2. Ĝi diferenciĝas el la alia subspecio, A. f. maculosa (Etimologio: maculosa, latina por "makuleca"), ĉar ĝi estas iome pli hela kaj malpli markata.
  3. Escepte en scienca senco, ĉar ĝi postulus grandan ekzemplokvanton por taŭge studi la filogenion de tiuj anasoj uzante informon pri sekvencoj de DNA, kiu povus dokumenti la evoluan historion de tiu anaso nur el la patrina flanko.

Eksteraj ligiloj redakti