Makulvanga paradoksornito

La Makulvanga paradoksornito (Paradoxornis guttaticollis) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj, en la genro Paradoxornis karaktera pri bekoj stumpecaj kvazaŭ de psitakoj, adaptitaj al manĝo de sekaj semoj de herbo. Ĝi troviĝis en la familio de Timaliedoj aŭ en propra distinga familio Paradoksornitedoj, sed ĝi aktuale estas pli certece enmetita en la Silviedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makulvanga paradoksornito
Makulvanga paradoksornito
Makulvanga paradoksornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Specio: P. guttaticollis'
Paradoxornis guttaticollis
(David, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Sudorienta Azio nome en Bangladeŝo, Ĉinio, Barato, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio.

Temas pri 19 cm longa birdo, kun helbrunaj supraj partoj kaj blankecaj subaj partoj. La kapo estas sufiĉe distinga ĉar krom la tre mallonga kaj papageca rimarkinda flava beko kaj la ruĝecbruna krono, estas tre rimarkinda vizaĝo kun blanka areo de saŭmecaj plumoj el la mentono al subokulo kaj supren estas nigreca okulareo al la beko kun nigra okulo kaj tre malgranda blanka brovo kaj suben estas tre rimarkinda nigra makulo en vango, kio nomigas la specion en Esperanto. En la gorĝo videblas similaj saŭmecaj plumoj iom pli malhelaj kaj sagoformaj kvazaŭ gutoj kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie guttaticollis signifus pli malpli “kun gutoj en la kolo”.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti