Malé Leváre
Malé Leváre, hungare Kislévárd [kiŝlEvArd] germane Klein-Schützen estas vilaĝa municipo en Slovakio, en regiono Bratislavo, en distrikto Malacky. Klein, malé kaj kis signifas: malgranda. La loĝloko situas rekte ĉe la limo inter Slovakio kaj Aŭstrio. Rekte najbaras la aŭstraj komunumoj Jedenspeigen kaj Drösing.
Malé Leváre | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | regiono Bratislavo | ||
Distrikto | distrikto Malacky | ||
Poŝtkodo | 908 74 | ||
Aŭtokodo | MA | ||
Telefonkodo | 034 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 510 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 71 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 30′ N, 16° 58′ O (mapo)48.5030555616.96972222Koordinatoj: 48° 30′ N, 16° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 153 m [+] | ||
Areo | 21,41 km² (2 141 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Malé Leváre [+] | |||
Situo redakti
Malé Leváre situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Morava, kiu estas samtempe ankaŭ la aŭstra landlimo, laŭ traira flankovojo (ĉefvojo preteriras). Malacky troviĝas je 10 km-oj.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko. La unua mencio okazis pri la loko en 1377 laŭ tiama hungara ortografio "Kislő". En la 16-a jarcento la vilaĝo famiĝis pri potfaristoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kislévárd 1675 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Malacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Malé Leváre 1046 homoj, (1001 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Dipatrino (Granda) de 1654
- kapelo omaĝe al Sankta Roĥ
- akvorezervujo
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio