Malý Horeš situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Malý Horeš, hungare Kisgéres estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Malý kaj kis signifas: malgranda.

Situo redakti

Malý Horeš situas sub sudaj piedoj de monto 264 m-ojn alta, laŭ la hungara limo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Ĉop-Slovenské Nové Mesto (sed stacidometo estas nur en Veľký Horeš). Kráľovský Chlmec troviĝas 4 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la frua bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1214 en formo "Gures". Komence la kampoj apartenis al fortikaĵo de Zemplen. En 1865 incendio okazis. En 1910 loĝis en Kisgéres 1245 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Kisgéres apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Kisgéres rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Malý Horeš 1149 da homoj, (1098 hungaroj, 49 slovakoj). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trapasebla.

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti