La Flavbrida vaneloMalabara vanelo (Vanellus malabaricus) estas birdo de la genro Vanellus, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio de ĥaradriedoj. Ĝi estas loĝanta reproduktanto en HindioBarato. Kvankam ĝi estas loĝanta, ĝi povas ankaŭ moviĝi dum sezono de musono al pli sekaj regionoj. Krome povas reproduktiĝi ekde printempo ĝis post somero en marbordo de Pakistano; poste ili revenas al Barato. Eventuale povas resti tie familiaj grupoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malabara vanelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: V. malabaricus
Vanellus malabaricus
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Charadrius malabaricus Boddaert, 1783
Charadrius malarbaricus (lapsus)
Hoplopterus malabaricus (Boddaert, 1783)
Lobipluvia malabarica (Boddaert, 1783)
Lobipluria malabarica (lapsus)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Yellow-wattled Lapwing1 (Vanellus malabaricus).jpg
Yellow-wattled Lapwing1 (Vanellus malabaricus)

Aspekto redakti

Ili estas facile videblaj kaj rekoneblaj birdoj. Ili estas mezgrandaj vadbirdoj, helbrunaj kun nigra krono. Krome estas blanka okulstrio kaj flava brido kiu pendas. La vosto estas blanka kaj ties pinto nigra. La dorso estas helgrizbruna kaj la ventro blanka. La longaj kruroj estas flavaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.

Dumfluge estas videbla blanka strio inter nigraj bordaj plumoj kaj brunaj korpaj supre. Sube estas blankaj.

Kutimoj redakti

Tiu orientalisa specio estas komuna en plej granda parto de Barato, kaj povas esti vidata en malferma kamparo, kutime en pli sekaj medioj ol Ruĝbeka vaneloHindia vanelo, Vanellus indicus. Ĝi demetas kvar ovojn en surplanka skrapotruo.

Ĝi ofte manĝas en sekaj medioj, manĝoplukante insektojn kaj aliajn senvertebrulojn el la planko.

La Malabara vanelo havas laŭtan alvokon ĉituii.

Vidu ankaŭ redakti

Referenco redakti

Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-395-60237-8