Birdoj de la genro CouaMalagaskukoloj estas afrotropisa genro de la kukoledoj, familio de la ordo de kukoloformaj (Cuculiformes), kiuj inkludas ankaŭ la vojkurulojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malagaskukoloj
Giganta malagaskukolo
Giganta malagaskukolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Coua
Schinz, 1821
Madagaskaro, teritorio de la malagaskukoloj
Madagaskaro, teritorio de la malagaskukoloj
Madagaskaro, teritorio de la malagaskukoloj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiuj estas grandaj, ĉefe surteremaj birdoj de la familio de kukoledoj, endemiismoj de la insulo de Madagaskaro. La nomo Coua estas onomatopea alproksimiĝo al la notoj de la alvokoj de kelkaj specioj.

Ili estas iamaniere similaj al afrikaj musofagedoj kiam ili piediras laŭlonge de la branĉoj, kaj kiel ili montras brilegajn koloritajn karnajn areojn ĉirkaŭ la okuloj. Kelkaj similas ankaŭ iamaniere al centropoj pro sia kutimo grimpi tra la plantoveprejo dum manĝado. La arbaj specioj moviĝas inter la arbobranĉaro per glitantaj flugoj. Kvar specioj ĉeestas en pluvarbaro dum la restaj ses troviĝas en la seka aŭ decidua arbaro de la okcidento kaj en la dorna arbustejo de suda Madagaskaro.

Ili havas grandajn piedojn, kun reversebla tria fingro kiel ĉiuj kukoloj. Ties longa tibio sugestas rilaton kun la Carpococcyx aŭ grundokukoloj de Azio, genro kun simila reprodukta kutimaro. Sekve ili estis foje kunmetitaj en la subfamilio Couinae. La malagaskukoloj konstruas siajn proprajn nestojn kie la ino demetas blankajn ovojn. La alvokoj de la malagaskukoloj estas mallongaj serioj de regule interspaciitaj notoj, kiuj estas foje responditaj de aliaj individuoj.

Oni sugestis, ke la genro Coua probable originiĝis el preciza azia grundokukolo (Dinets 2007). La genro Coua enhavas 10 speciojn, pli ol iu ajn genro en Madagaskaro (Moreau 1966).

Taksonomio redakti

Ĝi enhavas la jenajn speciojn:

  • Antikva malagaskukolo, Coua primaeva – Malfrua kvaternaro
  • Berta malagaskukolo, Coua berthae - Malfrua kvaternaro
  • Delalanda malagaskukolo, Coua delalandei - formortinta (malfrua 19-a jarcento)
  • Kurkukolo, Coua cursor
  • Giganta malagaskukolo, Coua gigas
  • Kokerela malagaskukolo, Coua coquereli
  • Ruĝbrusta malagaskukolo, Coua serriana
  • Ruĝfronta malagaskukolo, Coua reynaudii
  • Ruĝkrona malagaskukolo , Coua ruficeps
  • Kresta malagaskukolo, Coua cristata
  • Krome
  • Veroksa malagaskukolo, Coua verreaŭi
  • Blua malagaskukolo, Coua caerulea

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti