Malalta insulo (geologio)

Malalta insulo estas, en geologio (kaj kelkfoje en arkeologio), insulo de korala origino. La termino aplikiĝas, ĉu la insulo estis formita sekve de sedimentado sur koralrifo ĉu ĝi rezultis de tektona levigado de tia insulo. La termino estas uzata por distingi tiajn insulojn de altaj insuloj, kies origino estas kaŭzita de vulkana aktiveco.

Marbordo de malalta insulo (Niuo)

Tiu diferenco estas sufiĉe grava, ĉar ekzistas iuj "malaltaj insuloj", kiel ekzemple Makateo (Franca Polinezio), Nauro, Niuo, Henderson Insulo (Pitkarna Insularo) kaj Banabo (Kiribato), kiuj leviĝas dekojn da metroj super la marnivelo, dum iom da “altaj insuloj” leviĝas apenaŭ super la marnivelo, kaj ofte estas klasifikitaj kiel rokinsuletoj.

Malaltaj insuloj estas ĝenerale tiuj kiuj ĉirkaŭas la lagunojn de atoloj.

La du tipoj de insuloj ofte estas trovitaj unu apud la alia, precipe inter la insuloj de la Suda Pacifiko, kie troviĝas malaltaj insuloj sur la koralrifoj kiuj ĉirkaŭas plejparton de la altaj insuloj.

Malaltaj insuloj havas malriĉan sablan grundon, kiu malfaciligas kulturadon. Ili ne tiel bone favoras homan loĝadon kiel altaj insuloj. La homoj kiuj vivas sur malaltaj insuloj ĝenerale vivteniĝas per fiŝkaptado.

Ekzistas tria, tre malofta, tipo de oceanaj insuloj, nome la granitaj insuloj. Oni nur renkontas ilin en parto de la Sejŝeloj. La sud-aŭstralia Insulo Granita apudas tiu kontinento kaj ne estas oceana insulo.

Vidu ankaŭ redakti