Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo

La malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo estas tersupraĵo-ekoregiono el la laŭrenc-tabula ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de orienta Kanado.

Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoKanado

Areo39 368 km² (3 936 800 ha)

Birdospecioj191
Mamulspecioj46

Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo (Tero)
Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Vikimedia Komunejo:  Gulf of St. Lawrence lowland forests [+]
vdr
Biciklo-veturejo apud Caraque, Nov-Brunsviko.

Priskribo redakti

Situanta ĉe Sankt-Laŭrenca Golfo, la plej granda estuaro de la mondo, tiu ekoregiono kovras ĉion el Insulo de Princo Eduardo, Magdalen-Insuloj de Kebekio, la plej granda parto el orient-centra Nov-Brunsviko, Anapolis-Valo, Minas-Baseno kaj la marbordo de Northumberland-Markolo de Nov-Skotujo. Tiu areo havas oceanan klimaton de varmaj someroj kaj mildaj sed neĝoriĉaj vintroj kun meza ĉiujara temperaturo de proksimume 5  °C irante ĝis 15  °C en somero, la marbordoj estas pli freŝaj ol la insuloj aŭ la ŝirmitaj landinternaj valoj.

Flaŭro redakti

La pli varma klimato permesas al pli da foliarboj kreski en Sankt-Laŭrenca Golfo ol en la plej granda parto el tiu parto de nordorienta Nordameriko. Arboj de la regiono inkludas orientan cugon (Tsuga canadensis), balzaman abion (Abies balsamea), amerikan ulmon (Ulmus americana), nigran fraksenon (Fraxinus nigra), vejmutan pinon (Pinus strobus), ruĝan aceron, (Acer rubrum), ruĝan kverkon (Quercus rubra), nigran piceon (Picea mariana), ruĝan piceon (Picea rubens) kaj glaŭkan piceon (Picea glauca).

Faŭno redakti

 
Nacia Parko Fundy, Nov-Brunsviko.

La arbaroj estas hejmo al gamo da mamulaj bestioj inkludante amerikan nigran urson (Ursus americanus), alkon (Alces alces), blankavostan cervon (Odocoileus virginianus), ruĝan vulpon (Vulpes vulpes), neĝoŝuan leporon (Lepus americanus), Erethizon dorsatum (ronĝuloj), Martes pennanti (musteledoj), kanadon kastoron (Castor canadensis), rufan linkon (Lynx rufus), amerikan marteson (Martes americana), procionon (Procyon lotor) kaj ondatron (Ondatra zibethica).

La areo estas vivejo por salmarĉaj Coenonympha nipisiquit (nimfalisedoj) kaj aliaj senvertebruloj. Birdoj inkludas multajn marbirdojn, grandan kolonion de blucindra ardeo (Ardea herodias), la plej grandan restantan populacion de la endanĝerigita fajfanta pluvio (Charadrius melodus) kaj unu el la plej grandaj kolonioj de blankakresta kormorano (Phalacrocorax auritus) en la mondo.

Minacoj kaj konservado redakti

La plej granda parto de tiu ekoregiono estis ŝanĝita per arbarekspluatado kaj senarbarigo por agrikulturo kun nur 3% el la origina vivejo restinta kaj tiu ĉi tre fragmentita. La nura granda bloko de sendifekta vivejo restas en la areo ĉirkaŭ Nacia Parko Kuĉibugvak en Nov-Brunsviko, kvankam eĉ ĉi tie arbodehakado estas daŭranta.

Bibliografio redakti

  • angle Ricketts, T.H., E. Dinerstein, D.M. Olson, C.J. Loucks, et al. 1999 : Terrestrial Ecoregions of North America: A Conservation Assessment. World Wildlife Fund, United States and Canada, Island Press, Washington, D.C. pp. 337–340.

Vidu ankaŭ redakti


Nearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
NA0401 Alegan-altaĵaj arbaroj   Usono
NA0402 Apalaĉaj miksaj mezofitaj arbaroj   Usono
NA0403 Apalaĉaj-blukrest-montaraj arbaroj   Usono
NA0404 Centr-usonaj foliarbaroj   Usono
NA0405 Orient-centraj-teksasaj arbaroj   Usono
NA0407 Malaltebenaĵaj arbaroj oriente de Grandaj Lagoj   Kanado,   Usono
NA0408 Malaltebenaĵaj arbaroj de Sankt-Laŭrenca Golfo   Kanado
NA0410 Novanglaj-akadiaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0412 Ozark-altebenaĵaj arbaroj   Usono

Eksteraj ligiloj redakti