Maldeno (Masaĉuseco)


Maldeno (angle: Malden ['mɑl dən]) estas urbo en Kantono Middlesex, Masaĉuseco.

Maldeno
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 02148
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 66 263  (2020) [+]
Loĝdenso 5 034 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 71° 4′ U (mapo)42.425-71.066666666667Koordinatoj: 42° 26′ N, 71° 4′ U (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 13,164315 km² ( 131 6.4 315 ha) [+]
Maldeno (Masaĉuseco)
Maldeno (Masaĉuseco)
DEC
Maldeno
Maldeno
Lokigo de Masaĉuseco en Usono
Situo de Maldeno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malden, Massachusetts [+]
vdr

Maldeno estis la naskiĝloko de la pentristo Frank Stella, la amuzisto Jack Albertson, kaj la kantistoj Ames Brothers.

  • horzono: UTC-5h (-4h de aprilo ĝis novembro)
  • loĝantaro: 56.430 (dum 2000)

Geografio redakti

Oni lokas Maldenon ĉe 42°25'43" norde, 71°3'38" okcidente. Ĉe ĝiaj landlimoj estas Melrozo norde, Evereto okcidente, Medfordo sude, kaj Revero oriente.

Laŭ la Usona Censa Buroo, la areo totala de la urbo estas 13,2 km². Proksime 13,1 km² (99,22%) el ĝi estas tero, kaj proksime 0,1 km² (0,78%) estas akvo.

Transportado redakti

Maldenon servas metroo (specife la Oranĝa Linio), kiu ligas ĝin kun centra Bostono. Busa servado al ĉiuj komunumoj apudaj ankaŭ estas havebla.

Popolnombrado redakti

Dum la censo de 2000, estis 56.340 homoj, 23.009 hejmoj, kaj 13.575 familioj en la regiono. La popoldenseco estis 4.290,5/km². Estis 23.634 domiciloj kun meza denseco de 1.799,8/km². La plejparto de loĝantoj estis blankhaŭtaj (72,09%); aliaj loĝantoj precipe estis aziaj (13,99%), nigrahaŭtaj (8,15%), indiĝenamerikaj (0,14%), kaj pacifikinsulaj (0,06%). 2,10% estis alirasaj, kaj 3,46% multrasaj. 4,79% el la populo estis sudamerikajmeksikiaj (de iu ajn raso).

El la 23.009 hejmoj, 25,4 % inkluzivis geinfanojn loĝantajn, 42,8 % estis geedzoj loĝantaj kune, 12,3 % havis inan hejmposedanton kaj neniun viron, kaj 41,0 % ne estis familioj. 32,2 % el hejmoj konsistis de individuoj, kaj 11,5 % havis loĝanton solan, kiu havas 65 jarojn aŭ pli. La meza hejmgrandeco estis 2,42 kaj la meza familigrandeco estis 3,13.

En la urbo, 19,9 % el la popolo havis malpli ol 18 jarojn, 8,5 % havis de 18 al 24, 36,9 % havis de 25 al 44, 20,8 % havis de 45 al 64, kaj 13.9% havis 65 jarojn aŭ pli. La meza aĝo estis 36 jaroj. Por ĉiuj 100 inoj estis 92,8 viroj. Por ĉiuj 100 inoj kun 18 aŭ pli jaroj, estis 90,0 viroj.

La mediana enspezo de hejmo en la urbo estis $45.654, kaj la mediana enspezo de familio estis $55.557. Viroj havis medianan enspezon de $37.741; inoj, $31.147. La pohoma enspezo por la urbo estis $22.004. 9,2 % el la popolo kaj 6,6 % el la familioj estis malriĉaj. El la homoj malriĉaj, 11,6 % havis malpli ol 18 jarojn kaj 10,2 % havis pli ol 65.

Eksteraj ligiloj redakti