La maldiva rufijao - maldive ދިވެހި ރުފިޔާ - estas la nacia valuto de la Maldivoj. Unu rufijao estas dividita je cent laari. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas MVR. Etimologie la vorto rufijao parencas al la valuta nomo rupio, de la hinda vorto rupiyaa (रुपया) kaj origine de la sanskrita rupja (रूप्य; "arĝento").

Maldiva rufijao
valuto • rupio
Ŝtato: Maldivoj
Subdivido: 100 laari
Kodo laŭ ISO 4217: MVR
Mallongigo: Rf, MRf, aŭ
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 12.8000 MVR (fikse)

1 eŭro = 18.2478 MVR (la 4-an de novembro 2010)

vdr

Eksteraj ligiloj redakti


Dosiero:Maldives 5rufiyaa reverse.jpg
monbileto de 5 rufijaoj