Malegalaj notoj (laŭ la franca „notes inégales“) estas prezentadmaniero kutima en la franca muziko de la 16-a – 18-a jarcentoj.

Ĉe malegalaj notoj sinsekvo de egalaj notitaj okonoj aŭ deksesonoj estas realigataj malegalaj, t.e. punktigitaj. Je tio la karaktero de muzikpeco decidas kaj pri la grado de punktigo, do la longigo resp. mallongigo de la notvaloroj, kaj pri la ofteco de ĝia uzado.

Fonto redakti