Malgranda Ĥingan-Montaro (ĉine小兴安岭, pinjine: Xiǎo Xīng'ān Lǐng; ruseМалый Хинган, Maly Khingan) estas montaro en la ĉina provinco Hejlongĝjango kaj en la najbaraj partoj de la rusaj Amura provinco kaj Hebrea Aŭtonomio.
En Ĉina Popola Respubliko, Ĥingan-Montaro estas dividita en Grandan kaj Malgrandan Ĥingan-Montaron. Malgranda Ĥingan-Montaro iras proksimume ekde la nordokcidento al la sudoriento kaj disigas la valon de Amuro de tiu de Nen-Rivero. Tiam la montaro turniĝas orienten kaj nordorienten, entrante Rusujon. Amuro, kiu estas landlimo-rivero, konstituas kanjonon kiam ĝi renkontas la montaron.
Malgranda Ĥingan-Montaro
Larikatajgo sur la deklivaro de Malgranda Ĥingan-Montaro.