Malgranda aŭko (Alle alle) estas malgranda birdo de la familio Aŭkedoj kaj la ununura specio de la genro Alle.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda aŭko

Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Alle
Alle alle
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi reproduktiĝas sur insuloj kiuj situas arkte. Ekzistas du subspecioj de tiu aŭko: A. a. alle, kiu reproduktiĝas en Groenlando, Islando, Nova Zemlo kaj Spitsbergen, kaj A. a. polaris kiu reproduktiĝas en Franz Jozef Land.

La reproduktado okazas sur flankoj de apudmaraj montoj, kie estas egaj aŭkaroj. Ĝi nestas en fendeto aŭ sub granda roko. Kutime ĝi nur ovumas unu ovon. Vintre ĝi flugas suden al nordaj lokoj de la norda Atlantiko. Aŭtunaj ŝtormoj kelkfoje devigas al ĝi flugi pli suden ol kutime aŭ al la Norda Maro.

Ĝi estas la ununura atlantika aŭko kun tia grandeco: duona de la grandeco de la Atlantika fraterkulo, tio estas 20 cm longa kun enverguro de 34 ĝis 38 cm. Plenkreska birdo havas nigrajn kapon, kolon, dorson kaj flugilojn, kiu tamen estas blanka subflanke. La beko estas tre mallonga kaj fortika. Ĝi havas malgrandan rondecan voston. Vintre la suba kapo (vizaĝo), la antaŭa beko kaj la brusto blankiĝas.

Ĝi flugas senpere per rapidaj flugetoj pro siaj mallongaj flugiloj. Kiel aliaj aŭkoj, ankaŭ Malgranda aŭko serĉas nutraĵon naĝante subakve. Ĝi precipe manĝas fiŝojn, sed ankaŭ malakostrakojn kaj aliajn senvertebrulojn. Ili ariĝas kaj por elmigri almaren kaj por reveni teren por reproduktado.

Malgranda aŭko kvikas kaj gakas kiam ĝi troviĝas en reproduktanta aro, sed ne mare.

Grandaj nombroj de Malgranda aŭko mortiĝis en kelkaj oleoverŝado de ŝipvrakiĝoj. Troafiŝkaptado kaŭzas etan rezulton, ĉar ties predo estas ĉefe krustuloj, sed klimata ŝanĝo (varmigo) en Suda Gronlando kaj Islando aspektas esti kialo de malpliiĝo en la tiea loĝantaro. La Glacimevo kaj la Arkta vulpo estas la ĉefaj predantoj de Malgranda aŭko, kaj foje oni informis, ke la Polusa urso manĝis iliajn ovojn (Isaksen & Gavrilo 2000).

Eksteraj ligiloj redakti