Malgranda cigno (Cygnus bewickii) estas birdo el la familio Anasedoj, kaj genro de cignoj. Temas fakte pri du taksonoj kiuj estas kutime konsiderataj kiel samspeciaj, sed estas foje[1] ankaŭ disigitaj en du specioj, nome Cygnus bewickii (Bevikka cigno) de la zono de Palearkto kaj la Fajfocigno, nome propra C. columbianus, de Nearkto. Birdoj el orienta Rusio (iom oriente de la Duoninsulo Tajmir) estas foje separata kiel subspecio C. c. jankowskii, sed tio ne estas amplekse akceptata kiel distinga, ĉar plej fakuloj inkludas ilin en C. c. bewickii. Malgrandaj cignoj estas foje separataj en la genro Olor kun la aliaj cignospecioj de Arkto.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda cigno


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Cigno Cygnus
Specio: C. columbianus
Cygnus columbianus
(Ord, 1815)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga

C. c. bewickii
C. c. columbianus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Amerika malgranda cigno kun flava makulo ĉe bekobazo.

La Bevikka cigno ricevas sian nomon laŭ la gravuristo Thomas Bewick, kiu specialiĝis en ilustraĵoj de birdoj kaj aliaj animaloj.

Aspekto redakti

Temas pri malgranda cigno kun grando de ĉ. 120 cm. Ĝia korpo estas pli malgranda ol tiuj de la Muta cigno kaj Kantocigno. La tuta aspekto memorigas al la Kantocigno, de kiu diferenciĝas – krom la grando – laŭ la sekvaj karakteroj: la Malgranda cigno havas pli mallongan bekon kaj sur tiu la flava makulo finiĝas ronde; la kapo estas pli ronda, la voĉo estas pli mallaŭta. La junbirdoj similas al junbirdoj de la Kantocigno, sed pli malgrandaj.

La C. columbianus estas la plej malgranda el la cignoj de Holarkto, nome 115–150 cm longaj, 168–211 cm de enverguro kaj pezogamo de 3.4-9.6 kg.[3][4] Ĉe plenkreskuloj, la plumaro de ambaŭ subspecioj estas tutblanka, kun nigraj piedoj, kaj beko kiu estas ĉefe nigra, kun salmo-rozkolora strieto laŭlonge de la buŝlinio kaj – depende el la subspecio – pli malpli da flavo ĉe la bekobaza parto. La iriso estas malhelbruna. Ĉe birdoj vivantan en akvoj kiuj enhavas grandajn kvantojn el fero (ekz. torfejaj lagoj), la plumaro de kapo kaj kolo akiras orkoloran aŭ rustecan nuancojn. Inoj estas iomete pli malgrandaj ol maskloj, sed ne diferencas laŭ aspekto.[2]

 
Plenkreskulo (antaŭe) kaj duonjara nematurulo de Bevikka cigno (C. c. bewickii) vintre en Saitama (Japanio)

Nematuruloj de ambaŭ subspecioj estas blankaj mikse kun iome da senkolora griza plumaro, ĉefe en kapo kaj supra kolo, kiuj estas ofte tute helgrizaj; ties unuasomera plumaro estas tre blanka jam, kaj en ties dua vintro ili mudas al plenkreskula plumaro. Ties bekoj estas nigraj kun granda rozkoloreca makulo sur plej al la baza duono kaj ofte nigraj naztruoj, kaj ties piedoj estas malhelgrizaj kun rozkoloreca nuanco. Lanugo de junuloj estas arĝentgriza supre kaj blanka sube.[2]

La Bevikkaj cignoj estas la plej malgranda subspecio. Estas iomete granda klino, ĉar la orientaj birdoj estas iomete pli grandaj; tamen bonaj mezuroj estas nur de la okcidentaj populacioj. Tiuj pezas 3.4-7.8 kg, averaĝe 6.4 kg ĉe maskloj kaj 5.7 kg ĉe inoj. Ili estas 115–140 cm longaj; ĉiu flugilo estas 46.9-54.8 cm longa, averaĝe 51.9 cm ĉe maskloj kaj 50.4 cm ĉe inoj. La tarso estas 9.2-11.6 cm longa, la beko 8.2-10.2 cm, averaĝe 9.1 cm. La Bevikka cigno estas simila laŭ aspekto kun la parapatria Kantocigno (C. cygnus), sed ĝi estas pli malgranda, mallongkola kaj havas pli rondoforman kapon, kun varia bekobildo, sed ĉiam montrante pli da nigro ol da flavo kaj havante senpintan antaŭan bordon de la flava bazmakulo. Kantocignoj havas bekon kiu havas pli da flavo ol nigro kaj la antaŭa bordo de la flava makulo estas kutime pinteca. La bekobildo de ĉiu individua Bevikka cigno estas unika, kaj sciencistoj ofte faras detalajn pentraĵojn de ĉiu beko kaj atribuas nomojn al la cignoj por helpo al studo de tiuj birdoj. La orientaj birdoj, krom esti pli grandaj, tendencas al malpli da flavo en beko, eble indike ke genfluo tra Beringio, kvankam marĝena, neniam ĉesis tute. Oni informis pri ŝajna kazo de hibridiĝo inter Bevikka cigno kaj vaganta Fajfocigno el orienta Siberio.[2]

 
Plenkreska Fajfocigno (C. c. columbianus). Pligrandigu la bildon por vidi varion ĉe la flavaj bekareoj.

Fajfocignoj pezas 4.3–9.5 kg; 7.3 kg averaĝe ĉe maskloj kaj 6.4 kg ĉe inoj –, kaj estas 20–150 cm longaj. Ĉiu flugilo estas 50–57 cm longa; la tarso 9.4–11 cm longa, kaj la beko estas 9.1–11 cm longa. C. c. columbianus distingiĝas el la C. c. bewickii pro sia plia grando kaj ĉefe nigra beko, kun nur malgranda kaj malfacile videbla flava punkto de varia grando ĉebaze. Ĝi distingiĝas el la tre alopatria Trumpetocigno (C. buccinator) de Nordameriko pro la multe plia grando de tiu specio kaj ties multe pli longa beko, kiu estas tutnigra escepte pro rozkolora buŝlinio, kiu estas pli forta ol ĉe la Fajfocigno.[2]

Notu, ke kolorvarioj kun pli aŭ malpli da flava, aŭ rozkolora anstataŭ flava aŭ nigra, ne estas escepta, ĉefe ĉe Bevikkaj cignoj, kiuj tre rare povas eĉ havi flavecajn piedojn. Ankaŭ malgrando kaj ĉefe la mallonga kolo, kiu aspektigas ilin kiel granda blanka ansero, estas distingigaj markoj.[2]

 
Plenkreska Fajfocigno dumfluge. Vide sube, ĉiuj cignoj el "Arkto" aspektas preskaŭ identaj.

La Malgrandaj cignoj havas altatonajn hupecajn alvokojn kaj sonojn similajn al tiuj de Nigraj anseroj (Branta). Ili estas ege voĉemaj dum manĝado en aroj ĉe vintrejoj; ĉiu samspeciano alvenante aŭ elirante elsendas serion da laŭtaj ekscitataj alvokoj por siaj samspecianoj. Male al sia komuna nomo, la fonaj alvokoj de la Fajfocigno ne estas fakte fajfoj nek tre diferencaj el tiuj de la Bevikkaj cignoj. La flugalvoko de tiuj lastaj estas malrapidaj kaj milda sonorila bojado, boŭ-ŭoŭ...; dum la Fajfocignoj elsendas markatan altatonan trisilaban bojadon kiel ŭoŭ-ŭoŭ-ŭoŭ dumfluge. Kontraste la nomoj de la Kantocignoj kaj de la Trumpetocignoj akurate priskribas ties alvokojn – profunda ululado kaj pli altatona hupado kiel de korno, respektive. Flugantaj birdoj de tiuj specioj aspektas pli mallongkolaj kaj havas pli rapidan flugilfrapadon ol siaj parencoj, sed ili estas ofte nesepareblaj escepte pro siaj alvokoj.[5]

Diferencoj inter eŭropaj cignoj redakti

 
Malgranda cigno

Temas pri tre similaj specioj, jam separataj pro la geografia distribuado: nome, la Muta cigno estas la plej suda, kun reproduktejoj el suda Skandinavio tra Baltio, Pollando kaj Ukrainio al suda Rusio kaj Centra Azio (vintrejoj tra Germanio, Francio kaj Brita Insularo), dum la Kantocigno reproduktiĝas en Islando, Svedio, Finnlando kaj norda Rusio (vintrejoj en Britio, Danio kaj laŭ la Danubo al Nigra Maro) kaj la Malgranda cigno reproduktiĝas eĉ pli norde nur en pleja norda Rusio ĉe la Arkto (kun disaj vintrejoj foje koincidaj kun tiuj de la Kantocigno).

Laŭ aspekto, la unua diferenco separas la Malgrandan cignon el la aliaj du, pli grandaj, nome maksimuma longo de 127 cm kontraŭ 160 cm respektive. Tamen la Kantocigno kaj la Malgranda cigno havas flavan bekobazon anstataŭ oranĝeca (kiel la Muta cigno) kaj nigran bekobordon, dum ili diferenciĝas inter si pro pli granda flava areo de la Kantocigno. Krome la Kantocigno kaj la Malgranda cigno koincidas ankaŭ en pli rekta kolsinteno, dum la Muta cigno plej ofte tenas ĝin kurbece kiel formo de litero so. Eĉ plej rimarkinde la Muta cigno montras kontrastan nigran karunklon super la bekobazo, tute foresta el la aliaj du specioj; klare ankaŭ studoj pri evoluo kaj speciparenceco separas la Mutan cignon el la aliaj du.

Ankaŭ junuloj montras ke la du flavbekaj specioj parencas dise el la Muta cigno, kies junulo montras unuavintre pli markatan kontraston inter grizaj kaj blankecaj areoj, dum la flavbekaj specioj montras pli svagan aŭ mildan bildon.

Distribuado redakti

 
Aro de junuloj kaj plenkreskuloj de Fajfocignoj

Kiel ties komuna nomo (angle) sugestas, la Tundra cigno reproduktiĝas en tundro de Arkto kaj ĉearkto, kie ili loĝas ĉe neprofundaj flakegoj, lagoj kaj riveroj. Tiuj birdoj, malkiel la Muta cigno (C. olor) sed kiel la aliaj arktaj cignoj, estas migrantaj birdoj. La vintra habitato de ambaŭ subspecioj estas herbejoj kaj marĉoj, ofte ĉe marbordo; ili emas viziti kampojn post rikoltado por manĝi la disrestintan grenon kaj dum migrado ili povas halti ĉe lagoj de montoj. Laŭ National Geographic, dum migrado tiuj birdoj povas flugi je altitudoj de 8 km. Ties aroj flugas kutime laŭ V formado.[2]

La reprodukta teritorio de C. c. bewickii etendas tra la marbordaj malaltaj teroj de Siberio, el la Kola Duoninsulo oriente al Pacifiko. Ili ekalvenas en la reproduktajn teritoriojn ĉirkaŭ meze de majo, kaj ekeliras al vintrejoj ĉirkaŭ fino de septembro. La populacioj okcidente de la Taimira Duoninsulo migras tra la Blanka Maro, la Balta Maro kaj la estuaro de la rivero Elbo por vintrumi en Danio, Nederlando kaj la Brita Insularo. Ili estas komunaj vintre en la naturrezervejoj por akvobirdoj de la Royal Society for the Protection of Birds kaj de la Wildfowl and Wetlands Trust. Kelkaj birdoj vintrumas ankaŭ ie plie ĉe la sudaj bordoj de la Norda Maro. La Bevikkaj cignoj kiuj reproduktiĝas en orienta Rusio migras tra Mongolio kaj norda Ĉinio por vintrumi en la marbordaj regionoj de Koreio, Japanio, kaj suda Ĉinio, sude ĝis Guangdong kaj eventuale tiom for kiom ĝis Tajvano. Kelkaj birdoj el centra Siberio vintras ankaŭ en Irano sude de la Kaspia Maro; iame tiuj aroj migris al la Arala Maro antaŭ la ekologia katastrofo de la dua duono de la 20a jarcento kiu turnis plej el la tiea habitato en neloĝebla rubejo. La alveno en la vintrejoj komencas ĉirkaŭ meze de oktobro, kvankam plej pasas semajnojn aŭ eĉ monatojn ĉe la preferataj ripozejoj kaj alvenas al vintrejoj nur novembre aŭ eĉ ĝis januaro. Tiuj birdoj forlasas la vintrejojn por reproduktiĝi komence meze de februaro. Vagantoj povas esti vidataj sude de la ĉefaj vintraj teritorioj en pli malvarmaj jaroj kaj estis registritaj el plej da Eŭropo kie la birdoj kutime ne regule vintrumas, same kiel ĉe Alĝerio, NOk Barato, Irako, Israelo, Libio, Nepalo, Pakistano, kaj en Marianoj kaj la Vulkanaj Insuloj en okcidenta Pacifiko. Vagantoj en printempa migrado estis vidataj en la Urso-insulo, Islando kaj Svalbardo, kaj en Alasko, Oregono kaj Saskaĉevano en Nordameriko.[6]

C. c. columbianus reproduktiĝas en marbordaj ebenaĵoj de Alasko kaj Kanado, kaj eliras al vintrejoj ĉirkaŭ oktobro. Ili alvenas en vintrejojn ĉirkaŭ novembro kaj decembro. Birdoj reproduktiĝantaj en okcidenta Alasko vintrumas laŭlonge de la marbordo de Pacifiko el suda Alasko al Kalifornio; ili ofte moviĝas internen – ĉefe al la riĉaj manĝejoj de la Kalifornia Centra Valo – kaj kelkaj trapasas la dividon de la Roka Montaro denove kaj vintrumas tiom oriente kiom ĝis Utaho kaj sude ĝis Teksaso kaj norda Meksiko. Birdoj reproduktiĝantaj en la marbordoj de la Arkta Oceano migras tra Kanado kaj la regiono de la Grandaj Lagoj por vintrumi ĉe la marbordoj de Atlantiko de Usono, ĉefe el Marilando al Suda Karolino, sed kelkaj moviĝas tiom for sude kiom ĝis Florido. Fajfocignoj komencas eliri al la reproduktaj teritorioj denove meze de marto, kaj alvenas fine de majo. Oni registris vagantojn en Bermudoj, Kubo, Havajo, Puerto Rico, kaj en Anglio, Irlando, Japanio, nordorienta Siberio kaj Svedio.[2]

Ekologio redakti

 
Bevikka cigno manĝante vertikale.

Somere, ties dieto konsistas ĉefe el akva vegetaĵaro – ekz. glicerioj (Glyceria), Potamogeton kaj zosteroj (Zostera), akiritaj per enmeto de kapo subakve aŭ per vertikaligo dumnaĝe; ili manĝas ankaŭ iome da herbo kreskinta sur seka tero. Dum aliaj jarepokoj, postrestinta greno kaj aliaj agrikulturaj produktoj kiaj terpomoj, plukitaj el malferma kamparo post rikoltado, komponas multe el ties dieto. Malgrandaj cignoj manĝas ĉefe dumtage. Dum la reprodukta sezono, ili tendencas esti teritoriemaj kaj estas agresemaj al multaj preterpasantaj animaloj; for de la reprodukta sezono ili estas sufiĉe gregemaj birdoj.[2]

Sanaj plenkreskuloj havas malmultajn naturajn predantojn. La Arkta vulpo (Vulpes lagopus) povus minaci reproduktantajn inojn kaj ĉefe kaj ovojn kaj idojn; kvankam ili povas ankaŭ fortimigi tiujn. Lavursoj (Procyon lotor), tre komunaj en Kanado, Orienta Azio kaj Eŭropo, manĝas ovojn kaj foje junulojn. Ĉirkaŭ 15% el plenkreskuloj mortas ĉiujare pro diversaj kaŭzoj, kaj tiele la averaĝa vivodaŭro en naturo estas ĉirkaŭ 10 jaroj. La plej aĝa registrita Malgranda cigno estis ĉirkaŭ 24jaraĝa.[7]

Reproduktado redakti

 
Malgranda cigno (Cygnus columbianus).

La Malgrandaj cignoj pariĝas fine de printempo, kutime post kiam ili estas reveninte al la reproduktaj teritorioj; kiel kutime ĉe cignoj, ili pariĝas monoganie ĝis morto de unu partnero. Kiam partnero mortas longe antaŭ la alia, la survivinta birdo ofte ne pariĝas denove dum kelkaj jaroj, aŭ eĉ dum sia tuta vivo. La reprodukta sezono komencas fine de majo. La paro konstruas la amasforman neston el planta materialo je alta loko ĉe malferma akvo, kaj defendas grandan teritorion ĉirkaŭ ĝi. La ino demetas kaj kovas ovaron de 2-7 (plej kutime 3-5) ovoj, atende danĝeron per sidado surneste. La masklo vigle kontrolas eventualan alproksimiĝon de ebla predanto. Kiam unu el ili vidas minacon, tiu elsendas avertan sonon por sciigi la partneron pri tiu danĝero alproksimiĝinta. Foje la masklo uzas siajn flugilojn por kuri pli rapide kaj ŝajni pli granda por fortimigi la predanton.[2]

El ovodemetado al eloviĝo pasas 29–30 tagoj ĉe la Bevikka cigno kaj 30–32 tagoj ĉe la Fajfocigno. Ĉar ili nestumas en malvarmaj regionoj, la cignidoj de Malgrandaj cignoj kreskas pli rapide ol tiuj de cignoj reproduktantaj en pli varmaj klimatoj; tiuj de Fajfocignoj bezonas nur 60–75 tagojn antaŭ ekflugi – duoble rapide kompare kun tiuj de la Muta cigno ekzemple – dum tiuj de la Bevikka cigno, pri kiu oni scias malmulte pri ties reproduktado, povus elflugi rekorde nur 40–45 tagojn post eloviĝo. La cignidoj restas ĉe siaj gepatroj dum la unua vintromigrado. La familio foje akceptas la idaron de antaŭaj sezonoj en la vintrejoj; la Malgrandaj cignoj ne atingas seksan maturecon ĝis post 3 aŭ 4 jaroj de aĝo.[8]

Konservostatuso redakti

 
Malgranda cigno (Cygnus columbianus).

La Fajfocigno estas la plej komuna cignospecio de Nordameriko, ĉirkaŭkalkule je preskaŭ 170,000 individuoj ĉirkaŭ 1990. Ties nombroj ŝajne malrapide malpliiĝis okcidente de sia teritorio ekde fino de la 19a jarcento, koincide kun la etendo de la homa setlado kaj habitatoŝanxgo en la areoj de vintrejoj por birdoj; la orientaj populacioj de Fajfocignoj aliflanke ŝajne iome pliiĝis, kaj kune ties totalaj nombroj ŝajne iome kreskis fine de la 20a jarcento (la populacio estis ĉirkaŭkalkulata je ĉirkaŭ 146,000 en 1972). La Bevikkaj cignoj restas malmulte konataj; la eŭropa vintra populacio estis ĉirkaŭkalkulata je 16,000-17,000 ĉirkaŭ 1990, kun ĉirkaŭ 20,000 birdoj vintrantaj en Orientazio. La irana vintranta populacio estas malgranda – 1,000 birdoj maksimume – sed ili kutime disiĝas al diversaj lokoj, kelkaj el kiuj estas ankoraŭ nekonataj al sciencistoj.[2]

Kvankam la nombroj de Malgrandaj cignoj estas stabilaj ĉe plej el siaj teritorioj, ili iĝas pli kaj pli dependaj el agrikultura rikoltado por suplementi sian vintran dieton, dum akva vegetaĵaro en vintrohabitatoj malpliiĝantas pro habitatodetruo kaj akvopoluado. Sed la ĉefa kaŭzo de mortindico de plenkreskuloj estas ĉasado; 4,000 Fajfocignoj estas pafataj oficiale ĉiujare, dum pliaj 6,000-10,000 estas mortigataj de ŝtelĉasistoj kaj pro indiĝena vivtenado fare de ĉasistoj-kolektistoj. Oni ne rajtas ĉasi Bevikkajn cignojn laŭleĝe, sed preskaŭ duono de la birdoj studitaj enhavis plumberojn en siaj korpoj, indike, ke ili estis pafitaj de ŝtelĉasistoj. Ankaŭ plumbovenenado pro engluto de plumberoj estas tre grava kaŭzo de mortindico, ĉefe ĉe la Fajfocigno. La Malgranda cigno ne estas konsiderata minacata fare de la IUCN pro siaj grandaj teritoriaro kaj populacio. La proponita subspecio jankowskii estis dum iome da tempo situigata ĉe la Apendico II de CITES; ĝi estis fine formovita, ĉar ĝi ne estas ĝenerale akceptata kiel valida.[9]

La Bevikka cigno estas specio al kiu estas aplikata la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

Venenaj minrubaĵoj ĉe Arĝentovalo (Idaho) en Usono estas responsa pro morto de migrantaj Malgrandaj cignoj.[10]

Referencoj redakti

  1. E.g. Madge & Burn (1987), Rasmussen & Anderton (2005)
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 Madge & Burn (1987), Carboneras (1992)
  3. Arkive- C. c. bewickii Arkivigite je 2011-10-11 per la retarkivo Wayback Machine (2011).
  4. Tundra cigno (2011).
  5. Madge & Burn (1987)
  6. Madge & Burn (1987), Carboneras (1992), Wiles et al. (2004)
  7. Carboneras (1992), AnAge [2009]
  8. Carboneras (1992)
  9. Littlejohn (1916), Madge & Burn (1987), Carboneras (1992)
  10. Toxic marshes killing northern Idaho swans. Arkivita el la originalo je 2012-07-29. Alirita 2012-06-20.

Literaturo redakti

Plia legado redakti

Eksteraj ligiloj redakti