Malgranda korako
La Malgranda korako (Corvus mellori) estas granda tutnigra birdospecio membro de la familio de Korvedoj aŭ korvoj kaj de la genro Corvus. Ĝi estas indiĝena de Aŭstralio kaj estis separita nur en 1967 el la Aŭstralia korako (C. coronoides) kiel diferenca specio. La plej grava diferenco inter kelkaj estas la voĉo. Averaĝe ĝi estas iom pli malgranda ol la Aŭstralia korako (48-50 cm longa), kvankam la grandoj foje koincidas inter ambaŭ specioj. Tiu birdo estas iom pli socia specio kompare, ofte formante grandajn arojn kiuj vagadas libere ĉe ampleksaj areoj serĉe de manĝo.
Malgranda korako | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Malgranda korako
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Corvus mellori (Mathews, 1912) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto redakti
Tiu birdo estas tutnigra birdo kun ankaŭ nigraj piedoj kaj beko kaj blanka iriso ege kontrasta kun la resto de la korpo. La plumaro estas brila kun blupurpura al bluverda nuanco, verdeca ĉe orelkovriloj, depende de la lumo. Junuloj similas al plenkreskuloj, sed havas malhelajn okulojn.
Distribuado kaj habitato redakti
La teritorio de la Malgranda korako estas ĉe sudorienta Aŭstralio el suda Suda Aŭstralio, Viktorio kaj Novsudkimrio, en arbustejoj, agrikulturaj areoj kaj paŝtejoj.
Kutimaro redakti
Dieto redakti
Ĝi kutime prenas pli da vegetala materialo ol la C. coronoides kaj manĝas ĉefe surgrunde, sed estas probable ĉiomanĝanta je simila etendo kiel aliaj specioj de la genro Corvus kiam estas oportuno.
Nestumado redakti
Malgranda korako ofte nestumas en izolita kolonio de ĝis 15 paroj. Ili estis often konstatitaj havantaj kelkajn nestojn ene de la nestoteritorio de ununura Aŭstralia korako kiu, supozeble pro diferenta manxgoprefero, ŝajne ne konsideras ilin kiel minaco al siaj propraj manĝoresursoj.
Voĉo redakti
La alvoko estas gorĝeca "kar-kar-kar-kar" aŭ "ark-ark-ark-ark".
Fortligoj redakti
- Malgranda korako en morta arbo Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Several images of the Malgranda korako Arkivigite je 2008-08-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Cerbo de Malgranda korako (Sen bekingo) Arkivigite je 2005-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj redakti
- BirdLife International (2004). Corvus mellori. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga