La Malgranda korvo (Corvus bennetti) estas mezgranda tutnigra birdospecio membro de la familio de Korvedojkorvoj kaj de la genro Corvus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda korvo
Malgranda korvo
Malgranda korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. bennetti'
Corvus bennetti
(North, 1901)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Ĝi estas indiĝena de Aŭstralio kaj tre simila al la Toresa korako pro la blankaj bazoj de la plumoj de kolo kaj kapo (videblaj nur se vento blovas) sed iom pli malgranda (42–48 cm longa) kaj kun proporcie pli malgranda beko. Ĝ havas la saman blankan irison kiu distingas la speciojn de Aŭstralio el la aliaj de la genro Corvus escepte kelkajn speciojn de insuloj de la nordo de Aŭstralio, kaj unu el Eŭrazio, la Monedo (Corvus monedula). Kiel la Aŭstralia korako, tiu specio kutime havas bluan ringon ĉirkaŭ la pupilon kaj foje ankaŭ alian ĉirkaŭ la ekstera bordo de la blanka iriso.

Distribuado kaj habitato redakti

La teritorio estas ĉe okcidenta kaj centra Aŭstralio, ofte loĝante tre sekajn, ĉedezertajn areojn. Ĝi oftas etajn kamparurbetojn kaj kultivejojn, kie ties aroj rememoras la eŭropan frugilegon.

Kutimaro redakti

Dieto redakti

La manĝo estas prenita el surgrunde kaj inkludas insektojn, cerealojn, kaj aliajn semojn. Ĝi estas malpli kadavromanĝanto ol la aliaj specioj de Aŭstralio.

Nestumado redakti

Ĝi kutime nestumas en etaj, izolitaj kolonioj, kie konstruas nestojn el bastonetoj kovritaj el koto (la ununura aŭstralia specio kiu faras tion).

Voĉo redakti

Ties voĉo estas "nark-nark-nark-nark". Ili havas ankaŭ pli tipan korvecan "kah-kah-kah".

Bildoligoj redakti

Referencoj redakti